Amalie Dietrich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amalie Dietrich
Portreto de Amalie Dietrich fare de Christian Wilhelm Allers kiam ŝi havis 60 jarojn.
Portreto de Amalie Dietrich fare de Christian Wilhelm Allers kiam ŝi havis 60 jarojn.
Persona informo
Naskiĝo 26-an de majo 1821 (1821-05-26)
en Siebenlehn
Morto 9-an de marto 1891 (1891-03-09) (69-jaraĝa)
en Rendsburg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Saksio
Okupo
Okupo natursciencisto • zoologobotanikisto • entomologo • esploristo • botanika kolektisto • citizen scientist
vdr

Amalie DIETRICH [amalje ditriĥ], origine: Amalie NELLE (naskiĝis la 26-an de majo, 1821, mortis la 9-an de marto, 1891) estis germana botanikistino.

Ŝi naskiĝis en Siebenlehn apud Meißen. En la jaro 1846 ŝi edziniĝis al la botanikisto Wilhelm Dietrich, akompanis lin al pluraj esplorvojaĝoj kaj akiris tiel ampleksajn sciojn pri la kolektado kaj klasifikado de plantoj. En 1861 la geedzoj disiĝis, kaj por vivteni sin kaj ebligi al sia filino bonan edukadon, Amalie Dietrich de 1863 ĝis 1873 partoprenis esplorvojaĝon tra Aŭstralio. Tie ŝi ne nur okupiĝis pri plantoj, sed ankaŭ pri bestoj kaj pri etnografie utilaj materialoj de la aborigenoj. Reveninte al Germanio, ŝi laboris en la Botanika Muzeo de Hamburgo. Ŝi mortis en 1891 en Rendsburg, Ŝlesvigo-Holstinio.

Pluraj plantoj kaj bestoj ricevis siajn nomojn honore al Amalie Dietrich: ekz. la vespoj Nortonia Amaliae kaj la algoj Amansia Dietrichiana kaj Sargassum Amaliae.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.