Jean Bomford

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean Bomford
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1932 (1932-11-30)
Morto 25-an de julio 2000 (2000-07-25) (67-jaraĝa)
en Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Jean BOMFORD (naskiĝis 1933 - mortis la 25-an de julio 2000 en Newlynn, Kornvalo, Britio) estis brita esperantistino kaj artistino.

Ŝi kreis "elstare unikajn, signiforiĉajn bildojn" (Marjorie Boulton) por multaj libroj esperantaj, i.a. por la Auld-a versio de La Robajaj de Kajam , Merlo sur Menhiro (Albert Goodheir), Du el (M. Boulton/Poul Thorsen) kaj Pretertempe (Aldo de' Giorgi).