Elektitaj Versaĵoj de Marie Under

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Elektitaj Versaĵoj
Aŭtoro Marie Under
Eldonjaro 1929
Urbo Talino
Paĝoj 93
vdr

Elektitaj Versaĵoj estas poemaro verkita de Marie Under kaj tradukita el la estona fare de Hilda Dresen. La 94-paĝa libreto estas eldonita en Talino en la jaro 1929.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Tre lerte la tradukintino konservis la ritmon kaj harmonion de l' estona teksto. Unu el la juĝantoj opinias, ke tia laboro ne malpli valoras ol niaj plej bonaj versaĵoj en Esperanta lingvo. 
— 1930, Akademia Raporto
Citaĵo
 La supra (t.e. pri Poemaro el Hungarlando) kritiko valoras ankaŭ por tiu ĉi verko. La volumo estas inde prezentata kaj plaĉas sed en ĝi mankas enkonduka noto kiu dirus ion pri la aŭtorino, pri la estona poezio kaj lingvo. Hilda Dresen estas eble pli lerta tradukantino ol Szilágyi. Fakto estas ke la poemoj ŝajnas pli fluaj, pli bonsonaj, malpli perfortitaj ol en la antaŭa verko. Cetere ĝenerale malgajaj kaj pesimistaj ili estas. Ni donas kiel specimenon unu mallongan eltiraĵon el tiu versaro, kiu respondas laŭ ritmo kaj rimo al la originalo.

Ekstazo - Soneto

Ho, plej belega estas viv' surtera
De deziregoj la eterna fest'
Min venkas de ĝuado la majest'
Mi en sentad' ne estas ja severa.

Jam glitas kvazaŭ ŝaŭmo efemero
Al la piedoj la helverda vest'
Susure falas ĉio jam sen rest'
Ĉar nude estas la virin' plej bela

Aromas la heliotrop' sen fin'
Fabele la krepusko rava bluas
Per ĉiu fibro mi la belon ĝuas.

Ĉar tia estas mia jam destin'
El vivpokalo, trinki mi avidas
Ĝin malplenigi febre mi rapidas. 
— 1929, Historio de Esperanto II, paĝo 689
Citaĵo
 La 96-paga, tre zorge presita broŝuro entenas 34 belajn, parte idiliajn parte elegiajn poemojn kaj du sub titolo „Baladoj kaj legendoj“. Precipe belaj estas en ĝi 6 sonetoj. Nia konata estonia samideanino tre lerte tradukis la poemojn kun rimoj kaj ritmo laŭ la originalo. Jen poezia verko, sincere rekomendinda al ĉiu. 
— Sós. Aŭstria Esperantisto n.75 (apr 1931)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]