Poemaro el Hungarlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Poemaro el Hungarlando
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1929
Urbo Budapeŝto
Eldoninto "Vajda János" Literatura Societo
Paĝoj 160
vdr

Poemaro el Hungarlando estas poemantologio de 53 hungaraj poetoj de la 16-a jarcento ĝis nuntempe. La 95-paĝa libreto estas tradukita fare de Ferenc Szilágyi kaj eldonita en Budapeŝto en la jaro 1929.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Enhavo zorge kaj delikate elektita. Arta gusto. 
— 1929, Jobo, Hungara Heroldo, A. 7
Citaĵo
 Szilágyi celis doni fidelan bildon de la hungara poezio. La rezulto de tiu tre malfacila laboro ne estas plene kontentiga; tamen ne mankis talento aŭ kono de nia lingvo kaj de ĝia versarto. Sed pli kaj pli vidiĝas ke krom tre maloftaj esceptoj estas klopodo vana, preskaŭ neebla traduki nacian poezion en Esperanto. Redoni la sencon de l' originalo, imiti ĝian ritmon, kaj samtempe obei la rigidajn regulojn de nia versfarado estas ia kvadratigo de l' cirklo.
Samajn barojn oni ja renkontas tradukante poemojn de unu nacia lingvo al alia; poezio estas tro parenca al muziko, tro dependas de vortsonoj por elporti tian kripligon. Estus pli bone por konigi la temojn de fremda poezio, nur libere kaj proze redoni ĝian sencon. Oni decide devas rezigni pri ritmo, rimo, muziko. 
— 1929, Historio de Esperanto II, paĝoj 688-689
Citaĵo
 Belega kolekto de 70 poezioj el la hungara beletristika ĝardeno. La libro donas plej bonan ideon pri la hungara poetaro. La tradukinto montras grandan talenton: lia laboro estas flua kaj agrable impresas la leganton. Kun la eldonantoj ni diras: Se vi deziras indan memoraĵon el Hungarujo, nepre aĉetu tiun ĉi libron. 
— Belga esperantisto n180 (feb 1930)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]