Andrzej Ziemiański

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrzej Ziemiański
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1960 (1960-02-17) (64-jaraĝa)
en Vroclavo
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Faculty of Architecture, Wrocław University of Technology vd
Profesio
Alia nomo Patrick Shoughnessy vd
Okupo verkisto • sciencfikcia verkisto vd
Laborkampo literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andrzej Ziemiański (naskiĝis la 17-an de februaro 1960 en Vroclavo) estas pola sciencfikcia kaj fantasta verkisto, arkitekto de profesio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li finstudis pri la arkitekturo en Vroclava Politekniko en 1983. Li laboris en Vroclava Politekniko kaj Agrikultura Universitato de Vroclavo.

En 1979 li debutis kiel verkisto per la novelo Zakład zamknięty ("Fermita institucio"). Kaŭze de malgranda postulo por pola sciencfikcio, sian romanon Przesiadka w przedpieklu ("Ŝanĝo en antaŭinfero") Ziemiański eldonis sub la pseŭdonimo Patrick Shoughnessy.

Post pli ol dek jaroj da silento Ziemiański revenis kiel aŭtoro de Bomba Heisenberga ("Bombo de Heisenberg") kaj aliaj noveloj. Grandan popularecon Ziemiański gajnis por la romano Achaja, kiu estas enklasigita kiel fantasto kvankam la verkisto konsideras ĝin sciencfikcio. En la verkoj de Ziemiański ofte aperas milita temo. Li estas kritikata pro uzo de vulgareco en dialogoj.

Novelaroj[redakti | redakti fonton]

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Ciklo Imperium Achai
    • Achaja
      • Achaja volumo I, (2002)
      • Achaja volumo II, (2003)
      • Achaja volumo III, (2004)
    • Pomnik Cesarzowej Achai
      • Pomnik Cesarzowej Achai, volumo I (Eldonejo Fabryka Słów, 2012)
      • Pomnik Cesarzowej Achai, volumo II (Eldonejo Fabryka Słów, 2013)
      • Pomnik Cesarzowej Achai, volumo III (Eldonejo Fabryka Słów, 2014)
      • Pomnik Cesarzowej Achai, volumo IV (Eldonejo Fabryka Słów, 2014)
      • Pomnik Cesarzowej Achai, volumo V (Eldonejo Fabryka Słów, 2016)
    • Virion
      • Virion, volumo I (2017)
      • Virion, volumo II (2018)
      • Virion, volumo III (2019)
      • Virion, volumo IV (2019)

Premioj[redakti | redakti fonton]

Ziemiański ricevis la Premion Zajdel por la noveloj "Autobahn nach Poznań" (2001) kaj "Zapach szkła" ("Odoro de vitro" - 2003).