Fanni Kaplan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fanni Kaplan
Persona informo
Naskonomo Фейга Хаимовна Ройтблат
Naskiĝo 10-an de februaro 1890 (1890-02-10)
en Novichi
Morto 3-an de septembro 1918 (1918-09-03) (28-jaraĝa)
en Moskvo
Mortokialo mortopafo
Lingvoj rusajido
Ŝtataneco Rusia Imperio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
Okupo
Okupo teroristo • politikisto
vdr

Fanni KAPLAN (aŭ Fanny, ruse Фанни Ефимовна Каплан, ankaŭ Fanja Kaplan, originale Фейга Хаимовна Ройдман naskiĝis la 10-an de februaro 1890 en gubernio Volhinio, Ukrainio; m. 3-an de septembro 1918 en Moskvo) estis rusa anarĥiistino, kiu famiĝis pro atenco kontraŭ Lenin.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kaplan naskiĝis en juda kamparana familio. Ŝi estis arestita jam en 1906 pro atako kontraŭ registara oficisto, Oni ekzilis ŝin al trudlaborejo en la Siberia Akatuj. Ŝi liberiĝis nur post la Februara revolucio en 1917.

Ŝi famiĝis pro atenco kontraŭ Lenin per du kugloj, la 30-an de aŭgusto 1918 ĉe Moskva fabriko, dum ties parolo. Oni kaptis ŝin kaj ŝi konfesis sian intencon murdi Leninon. Ĉar ŝi suferis je malbona vidkapablo dum la trudlaboro en Siberio, kelkaj pridubas, ĉu vere ŝi faris la atencon aŭ ĉu ŝi protektis iun.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Scott B. Smith: Who shot Lenin? - in: Jahrbücher für Geschichte Osteuropas / N.F. 46.1998 - S. 100-119
  • S. Lyandres: The 1918 Attempt on the Life of Lenin: A New Look at the Evidence