Obolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lukanio, Metaponto. Proks. 425 a.K. - 350 a.K. Æ 21mm.
Atiko, Ateno. Post 449 a.K.

Obolo estas la plej malgranda antikva monero, ĝi valoras sesonon de drakmo, kiu mem valoras sescentonon de talento. Kelkfoje tamen ekzistis onoj de oboloj ĝis okono de obolo.

Laŭ Francisko Azorín obolo estas Antikva bronza monereto greka, kies pezo k. valoro estis 1/0 de la drakmo.[1] Li indikas etimologion el la greka obolos, el obelos (pinglo, broĉo, monero) kaj de tie la latina obolus. Kaj li aldonas la terminojn (du, tri-, tetra-, hemi-, trihemi-).[2]

Obolo dum antikvo[redakti | redakti fonton]

1 talanto = 60 minoj
1 mino = 100 drakmoj
1 stateroj = 2 drakmoj
1 drakmo = 6 oboloj

La obolo estas la plej malgranda unuo, kiu kvankam de tempo al tempo estas subdividitaj je aliaj unuoj ĝis la okona obolo (ĉalko).

Obolo dum mezepoko[redakti | redakti fonton]

Dum la mezepoko, la obolo (germane: Scherf) estis malaltvalora arĝenta monero, poste kupra monero, kiu valoris ĉirkaŭ duonan pfenigon. Oni nur malofte stampis obolojn, lastan fojon en 1777 en Lüneburg, ĉar se necese oni rajtis duonigi pfenigon. Tiu duonigita pfenigo nomiĝas en la germana ankaŭ obolus.

Obolo nuntempe[redakti | redakti fonton]

Obolo signifas ankaŭ etan mondonacon aŭ almozon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 111.
  2. Azorín, samloke.