László Polgár (pedagogo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Polgár
Persona informo
Naskonomo László Protyovin
Naskiĝo 11-an de majo 1946 (1946-05-11) (77-jaraĝa)
en Gyöngyös,  Dua Hungara Respubliko
Lingvoj Esperantohungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Klára Polgár
Infanoj Zsuzsa PolgárZsófia PolgárJudit Polgár
Okupo
Okupo ŝaktrejnisto • instruistopedagogo • ŝakisto • esperantistoverkistopsikologo
Verkoj Starchess
vdr
László Polgár kun tri siaj filinoj

László POLGÁR (naskiĝis la 11-an de majo 1946 en Gyöngyös) estas hungara instruisto kaj patro de la konataj ŝakludistinoj Suzanna Polgár, Zsófia Polgár kaj Judit Polgár.

Li starigis la teorion, ke genieco dependas unuavice ne de la denaskaj biologiaj ecoj, sed estas rezulto de edukado. Li opinias, ke ĉiu sana infano povas esti edukata al geniulo aŭ almenaŭ al elstara homo.

Por pruvi sian teorion, li dediĉis sin plene al la edukado de siaj tri filinoj, kiujn li edukadis hejme anstataŭ ol sendi ilin al lernejo. Li elektis ŝakon kiel objekton de la trejnado, ĉar tie la kapabloj estas bone mezureblaj laŭ la rezultoj de turniroj. Kaj efektive ĉiuj tri filinoj fariĝis eksterordinare talentaj ŝakludistinoj.

Nuntempe li vivas kun sia edzino Klara en Budapeŝto.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La tuta familio Polgár parolas Esperanton.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Eduku geniulon. Libro pri unika pedagogia eksperimento kaj vivovojo de la mondfamaj fratinoj ŝakmondĉampionoj. Tradukita de Jozefo Horváth, 2004

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]