Zenobia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zenobia
Reĝino de Palmyra
Persona informo
Septimia Zenobia
Σεπτιμία Ζηνοβία
Naskonomo בת זבי
Naskiĝo ĉ. 240
en Palmira, Sirio-Palestino,  Romia Imperio
Morto post 274
en Tivoli, Romia Italio,  Romia Imperio
Ŝtataneco Palmyrene Empire • Roma regno vd
Subskribo Zenobia
Familio
Edz(in)o Odaenathus vd
Infanoj Vaballathus • Hairan II • Septimius Antiochus vd
Parencoj Hairan I vd
Profesio
Okupo reganto vd
Verkado
Verkoj Epitome vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Zenobia (plennome Septimia Zenobia - mortis post 274) estis reĝino de la siria Palmyra, tiam sub romia regado. Ŝi regis de 267–268 ĝis 272 kaj konkeris kelkajn orientajn romiajn provincojn. Ŝin venkis imperiestro Aurelianus (reginta 270–275).

Ŝia edzo estis Odaenathus, klienta reĝo de Romio en Palmyra. Post kiam li reakiris orientajn provincojn je 267, oni murdis lin kaj lian pli aĝan filon,en 267 aŭ 268. Zenobia ekregis kiel regento en la nomo de ŝia junaĝa filo, Wahballat (latine Vaballathus, greke Athenodoros).

Ŝi konkeris en 269 Egiption, poste Anatolion, kaj deklaris sendependecon de Romio. Aurelianus venkis ŝian armeon ĉe Antioĥio (hodiaŭ Antakya, Turkio), poste ĉe Emesa (hodiaŭ Homs, en Sirio) kaj eksturmis ŝin en Palmyra.

Zenobia kaj Vaballathus provis fuĝi, sed oni kaptis kaj forprenis ilin al Romo (272). Palmyra ribelis en 273 denove kaj la urbo estis tute detruita. Zenobia kaj ŝiaj du filoj partoprenis en triumfa marŝo en 274.

La sorto de Vaballathus estas nekonata, sed Zenobia iĝis edzino de romia senatano kaj vivis en ties vilao en Tibur (hodiaŭ Tivoli, Italio).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]