Igor Smirnov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Igor Smirnov
Persona informo
Naskiĝo 23-an de oktobro 1941 (1941-10-23) (82-jaraĝa)
en Petropavlovsk-Kamĉatskij, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko,  Sovetunio
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioĈednestrioRusio
Alma mater National University "Zaporizhzhia Polytechnic"
Subskribo Igor Smirnov
Familio
Infanoj Oleg Smirnov • Vladimir Smirnov
Okupo
Okupo politikistoinĝenieroekonomikisto
vdr

Igor SMIRNOV (ruse Игорь Николаевич Смирнов; naskiĝis la 3-an de oktobro 1941 en Petropavlovsk-Kamĉatskij) ekde 1991 estas prezidento de memdeklarita ŝtato Ĉednestria Moldava Respubliko.

En moldava urbo Tiraspolo Smirnov loĝas ekde 1987. En 1987-1990 li estris la uzinon "Elektromaŝ". Ekde aŭgusto de la jaro 1989 li aktivis en sovetunia politiko, elektiĝis kiel deputito al la soveto de la Moldava Soveta Socialisma Respubliko.

En marto de 1991 li organizis en Ĉednestrio malpermesitan en la resto de la Moldava Respubliko Referendumon pri konservado de Sovetunio (en la tuto de Sovetunio, inter la voĉdonintaj regionoj, 77,85% partoprenintoj estis por plu vivi en unu ŝtato).

En 1992, kiam Moldavio provis repreni Ĉednestrion sub sian regon per armita operacio, Smirnov estris la armitajn fortojn de la memproklamita respubliko.

Li elektiĝis kiel prezidento de Ĉednestrio kvarfoje (tion la loka leĝaro permesis) — en 1991 (65,4% de la voĉoj, laŭ la publikitaj rezultoj), 1996 (71,9%), 2001 (82%) kaj 2006 (82,4%). Li ankaŭ kandidatis por la kvina periodo en 2011, sed ricevis nur 24,6% de la voĉoj rezignante transiri al la dua voĉdono.