Pieter Willem Botha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pieter Willem Botha
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1916 (1916-01-12)
en Paul Roux
Morto 31-an de oktobro 2006 (2006-10-31) (90-jaraĝa)
en Wilderness
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj angla
Ŝtataneco Sud-Afriko
Alma mater Universitato de Liberŝtato • Bethlehem Voortrekker High School
Familio
Patro Pieter Willem Botha
Patrino Hendrina Christina de Wet
Edz(in)o Anna Elizabeth Botha
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Pieter Willem BOTHA (naskiĝis la 12-an de januaro 1916 en Paul Roux, Sud-Afriko, mortis la 31-an de oktobro 2006 en Wildernis) estis ĉefministro de Sud-Afriko (1978–1984) kaj la unua prezidanto de la respubliko (1984–1989).

Li studis juron 1932-1935 en Bloemfontein, Universitato de la provinco Liberŝtato Oranĝio, sed rompis la studadon antaŭ diplomitiĝo.

Li politikumis jam fruaĝe kaj en aĝo de 20 jaroj, li iĝis organizisto de la Nacia Partio en Kablando (membro ekde 1936). Li iĝis parlamentano en 1948 kun venko de la Nacia Partio. Li estis ekde 1958 vicministro pri internaj aferoj, pli poste ministro (1961–1980) pri komercoevoluigo, aferoj de kolorhaŭtuloj, publiklaboro kaj defendo. Kiam B. J. Vorster abdikis, oni nomumis lin en 1978 ĉefministro.

Dum lia regado Sud-Afriko akceptis novan konstitucion, sekvis ambician eksterlandan politikon (nuklea programo kun Israelo, okupado de parto de najbara lando Namibio, apogo de opoziciaj fortoj en la najbaraj landoj). En la okcidentaj landoj oni rigardis lin rasisma diktatoro, kiu brutale subpremas la nigrulojn. Multaj landoj eĉ enkondukis komercan blokadon pro la rasapartigo en Sud-Afriko.

La senkompromisa politiko de Botha kaŭzis splitiĝon de la partio. Li retiriĝis en februaro de 1989 favore al nova prezidanto Frederik Willem de Klerk.