Hans Scherfig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans Scherfig
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aprilo 1905 (1905-04-08)
en Kopenhago
Morto 28-an de januaro 1979 (1979-01-28) (73-jaraĝa)
en Hillerød
Mortokialo Trombo
Tombo Asista Tombejo de Kopenhago
Lingvoj dana
Ŝtataneco Danio
Alma mater Metropolitanskolen
Familio
Edz(in)o Elisabeth Karlinsky
Okupo
Okupo pentristo • aŭtoroilustristo
vdr

Hans SCHERFIG (8-a de aprilo 190528-a de januaro 1979) estis famega dana aŭtoro kaj artisto.

Inter liaj plej famaj literaturaj verkoj estas La ŝtelita printempo, Frydenholm, La idealistoj kaj La skorpio, el kiuj la lasta publikiĝis en pli ol dudek landoj. Li estas konata ankaŭ pro liaj elstaraj naivaj litografioj kiuj reprezentas ĝangalajn kaj savanajn scenojn, kiuj ŝuldas ion al Henri Rousseau, kaj diversajn desegnojn kaj pentraĵojn enhavantajn satirajn, polikitajn kaj bibliajn temojn. Politike, Scherfig estis senkondiĉa stalinisto kiu kritikegis Amerikon kaj ĝian politikon. La Nazia registraro malliberigis lin dum la Nazia okupado de Danio en la dua mondmilito.