Magalie Vaé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Magalie Vaé
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1987 (1987-01-06) (37-jaraĝa)
en Gonesse
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo kantisto
TTT
Retejo https://www.magalievae.fr/
http://www.magalievae.net/
vdr

Magalie VAÉ [magali vae], realnome Magalie BONNEAU (naskiĝis la  6-an de januaro 1987(nun 1987-01-06) (37‑jara) en Gonesse, Val-d'Oise) estas franca kantistino, gajninto de "Star Academy 5".

Biografio[redakti | redakti fonton]

Magalie pasas infanecon kun siaj gepatroj en Le Thillay, urbeto en departemento Val d'Oise, kiu nombras 3,700 loĝantojn. Gvidate de siaj gepatroj, Alain kaj Annick, ŝi ludas en kabaredoj ekde la aĝo de 7 jaroj. Ŝi ankaŭ praktikas dancadon, kaj pli precize modern jazz, kaj aliĝas al ĥoralo.

En septembro 2005, dum ŝi pretiĝas eniri klason de 1re SMS, ŝi estas elektita por partopreni la 5-an jaran sesion de televida ludo "Star Academy" kaj eniri ties palacon. Kvar monatojn poste, post ĥaosa trairo tra la elsendoj (instruistoj riproĉas al ŝi malhavi propran artisman universon), ŝi fariĝas la kvina gajnanto de la ludo, per 57% de la voĉdonoj de la publiko fronte al alia kandidato Jérémy. Ŝi tiel gajnas kontrakton de unu miliono da eŭroj por registri albumon.

La 6-an de februaro 2006, Magalie foriras al Kanado por registri sian unuan albumon, realigitan de Rick Allison. La unua unuopa disko aperas unu monaton poste: temas pri rekanto de Ginette Reno, Je ne suis qu'une chanson (Mi nur estas kanzono). Ŝi tiam adoptas la nomon Magalie Vaé kiel pseŭdonomon.

La albumo, simple titolita Magalie Vaé, aperas la 3-an de aprilo 2006. Se la albumoj de la du antaŭaj venkintoj (Élodie Frégé kaj Grégory Lemarchal) jam montris malpli grandajn vendojn ol tiuj de la "steloj" Jenifer kaj Nolwenn Leroy, tiu de Magalie Vaé montriĝas vera komerca fiasko por la muzikfirmao Universal, kun nur 20,000 albumoj venditaj kaj nur du semajnoj en la kvindek plej bonaj albumoj en Francio. La unuopa disko montriĝas pli brila kun 80,000 venditaj ekzempleroj, kio restas for de la atendita vendnombro. Tamen, Magalie estas ĉiuvespere la stelulino de la turneo Symphonique Tour 2006 de Star Academy 5, kiu turneas dum printempo 2006.

Dua unuopa disko aperas en decembro 2006, titolita Qui a mérité ça ? (Kiu meritis tion?). Dank'al tio ŝi finfine estis invitita de Star Academy 6, dum la finalo.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 2006 (apr): Magalie Vaé

Unuopaj diskoj[redakti | redakti fonton]

  • 2006 (mar): Je ne suis qu'une chanson
  • 2006 (dec): Qui a mérité ça ?

Internaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]