Andrzej Pettyn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrzej Pettyn
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1938 (1938-04-19)
en Varsovio
Morto 23-an de aprilo 2021 (2021-04-23) (83-jaraĝa)
Lingvoj Esperantofinnapola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo esperantisto • lingva instruisto • ĵurnalisto
vdr

Andrzej Pettyn (naskiĝis la 19-an de aprilo 1938, mortis la 23-an de aprilo 2021[1]) estis pola esperantisto, honora membro de UEA ekde 2005.

Pettyn ekkunlaboris kun la Esperanto-redakcio de la Pola Radio jam kiel junulo en 1959. Post studoj pri pedagogio kaj laboro kiel instruisto, li fariĝis plentempa laboranto de Pola Radio en 1962. Entute li laboris pli ol 40 jarojn en ĝia Esperanto-redakcio kaj dum 12 el tiuj jaroj samtempe en la finna redakcio. Pettyn aŭtoris ĉ. 50 lernolibrojn, vortarojn, ekzercarojn, legolibrojn kaj kasedojn kun parolekzercoj. Lia lernolibro Ĉu vi parolas Esperante? aperis ankaŭ en pluraj aliaj landoj. Li instruis Esperanton kaj prelegis pri ĝi, interalie en Pollando, Finnlando kaj Svedio. Li abunde tradukis kaj prezentis literaturajn tekstojn. Pettyn estis membro de UEA ekde 1958 kaj delegito ekde 1959. Li estis komitatano 1974-82, 1986-92 kaj 1995-2001, estrarano 1977-80 kaj ano de la Lingva Servo de UEA 1986-95. Ekde 1975 li estis membro de la Akademio de Esperanto.

Verkoj pri Esperanto (listo neplena)[redakti | redakti fonton]

  • Samouczek języka esperanto, 1964
  • Esperanto?: eldiroj de eminentaj polaj intelektuloj, 1964
  • Novaj tendencoj en la instruado de Esperanto, 1965
  • Esperanto-konversacioj, 1966
  • Esperanto: podręcznik języka międzynarodowego, 1967
  • Rozmówki esperanckie, 1973
  • Vortaro pola-Esperanto kaj vortaro Esperanto-pola, ambaŭ 1977
  • Skizo pri la Esperanto-movado en Pollando, 1978
  • Laboratoria kurso de Esperanto, parto 1, 1983[2]
  • Bonan vojaĝon!: esperanto dla turystów, 1984
  • Praktika kurso de Esperanto, 1985
  • Mini rozmówki esperanckie, 1987
  • Ĉu vi parolas Esperante?, 1988
  • 100 pri cent, 1989
  • Esperanto en dialogoj, 1990
  • Esperanto en epizodoj, 1992

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Vizito de prezidento, infanlibro de Jerzy ZAWIEYSKI, ilustrita de geinfanoj. 1984. ISBN 8370130011

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ artikolo de Libera Folio, de la 23-a de aprilo 2021
  2. Laboratoria kurso… en Pola Nacia Biblioteko
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.