Ametisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ametisto

Ametisto[1] estas violkolora variaĵo de kvarco (SiO2). Tiun ĉi kristalon oni uzas kiel ornamaĵon. Oni uzas ilin ekzemple por intajloj.

Ametisto estas tre vaste trovebla mineralo. Tamen grandaj kaj klaraj ekzempleroj taŭgaj por tranĉi kaj prilabori kiel ornamaĵon troviĝas en kompare malmultaj lokoj. Trovejoj estas en Brazilo, Urugvajo, Rusio kaj Srilanko. Tiajn kristalojn oni precipe trovas en kavetoj en hidrotermaj vejnoj kaj vulkanaj ŝtonoj. Ofte komercataj estas ankaŭ la tiel nomataj ametistaj druzojgeodoj, ĉe kiuj la kristaloj formiĝis ene de kaveto, ĉirkaŭate de tavolo da kalcedono. La plej belaj druzoj ĉefe venas el Brazilo kaj povas esti 2 metrojn altaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ Francisko Azorín ĝi estas Violkolora juvelŝtono. el Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 12.