Christian Ritter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Ritter
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1645 (1645-01-01)
Morto 1-an de januaro 1727 (1727-01-01) (82-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco SvedioGermanio
Okupo
Okupo komponistomuzikistoorgenisto
vdr

Christian Ritter (* verŝajne inter 1645 kaj 1650; † verŝajne post 1725; ekzaktaj vivodatoj mankas) estis komponisto kaj orgenisto de la Nordgermana Orgenskolo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Verŝajne Christian Ritter estis lernanto ĉe Christoph Bernhard en Dresdeno. Notaĵo sur unu el liaj verkoj nomas lin ĉambrorgeniston Halle. Dokumentata estas tiu ĉi funkcio nur ekde 1672; en 1677 li iĝis kortegorgenisto. Kelkajn jarojn poste li iris al Svedio. En 1681 oni mencis lin en fakturo de la Stokholma kortego, jaron poste kiel vickapelestro. En 1683 Ritter reiris al Dresdeno kaj iĝis sub Christoph Bernhard vickapelestro kaj ĉambrorgenisto. En 1688 li estas refoje dokumentebla kiel kapelestro en Stokholmo, kie li restis ĝis 1699. Laŭ la indikoj sur voĉkanta verko Ritter en 1704 restis en Hamburgo. En 1717 li sin nomumas en letero al Johann Mattheson kiel „Emeritus, kiu faris sian Eblan che Reghay, Elektoprintsay kay Printsay Kortegoy… dum la tridek Yaroy in re musica“.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

El la verkaro de Christian Ritter konserviĝis krom pli ol 20 sakralaj voĉkantaj verkoj kelkaj malmultaj orgen- kaj aliaj klavarverkoj.

Pluraj muziksciencistoj, inter ili Hans Joachim Moser samkiel Buchmayer, kiu kiel unua praktikis iom granda esplorlaboron, atribuas al la komponaĵoj de Ritter eksterordinare altan kvaliton.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • R. Buchmayer: Christian Ritter. Ein vergessener deutscher Meister des 17. Jh. En: Riemann-Festschrift paĝo  354 kaj sekvaj, Leipzig 1909.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]