Samtempe la loĝloko estas la administra centro de komunumaro, nomata Samtgemeinde Sibbesse, do de libervola ligo de pluraj administre principe sendependaj komunumoj, kiuj tamen decidis komune plenumi iujn administrajn taskojn kaj servojn. Membroj de la komunumaro estas la komunumoj Adenstedt (kun la komunumopartoj Sellenstedt kaj Grafelde), Almstedt (kun Segeste), Eberholzen, Sibbesse (kun Hönze, Möllensen kaj Petze) kaj Westfeld (kun Wrisbergholzen).