Holle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Holle
Blazono

Map

Holle in HI.svg
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Hildesheim
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 05062
Poŝtkodo 31188
Aŭtomobila kodo HI
Oficiala Municipokodo 03254022
Subdivido 10 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Klaus Huchthausen
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Am Thie 1
Demografio
Loĝantaro 6936 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo 12411)]
Geografio
Geografia situo 52° 6′ N, 10° 9′ O (mapo)52.09166666666710.158333333333Koordinatoj: 52° 6′ N, 10° 9′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 116 m
Areo 61,15 km²
Oficiala retejo https://www.holle.de/
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Holle estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Hildesheim de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2019 la komunumo havis 6 936 loĝantojn.

En la komunumo troveblas pluraj kasteloj kun ligitaj parkoj kaj pliaj historiaj konstruaĵoj en nekutima denseco. Flanke menciindas, ke la loĝloko plurfoje menciatas en la trilero Red Storm Rising, konsiderebla militnovelo pri fikcia batala eskaliĝo de la Malvarma milito en la 1980-aj jaroj, de la usona verkisto Tom Clancy.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La komunumo konsistas el la unuopaj loĝlokoj Astenbeck [AStenbek], Derneburg [DERneburk], Grasdorf [GRA:Sdorf], Hackenstedt [HAknŝtet], Heersum [HE:Rzum], Henneckenrode [HENeknro:de], Holle [HOle], Luttrum [LUTrum], Sillium [ZIlium], Söder [Zöda], Sottrum [ZOTrum] kaj Wohldenberg [VO:Ldnberk]. La plej multe loĝata el tiuj lokoj estas Holle antaŭ Sottrum, Grasdorf kaj Heersum.

kasteloj Henneckenrode
kaj Söder
kastelo Derneburg
kun sia 11 metrojn alta piramido
Andrea kirko en la komunumoparto Sottrum