En la komunumo troveblas pluraj kasteloj kun ligitaj parkoj kaj pliaj historiaj konstruaĵoj en nekutima denseco. Flanke menciindas, ke la loĝloko plurfoje menciatas en la trileroRed Storm Rising, konsiderebla militnovelo pri fikcia batala eskaliĝo de la Malvarma milito en la 1980-aj jaroj, de la usona verkisto Tom Clancy.
La komunumo konsistas el la unuopaj loĝlokoj Astenbeck [AStenbek], Derneburg [DERneburk], Grasdorf [GRA:Sdorf], Hackenstedt [HAknŝtet], Heersum [HE:Rzum], Henneckenrode [HENeknro:de], Holle [HOle], Luttrum [LUTrum], Sillium [ZIlium], Söder [Zöda], Sottrum [ZOTrum] kaj Wohldenberg [VO:Ldnberk]. La plej multe loĝata el tiuj lokoj estas Holle antaŭ Sottrum, Grasdorf kaj Heersum.