Sottrum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sottrum
Blazono
Sottrum (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Sottrum in ROW.svg
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Rotenburg (Wümme)
Komunumaro Samtgemeinde Sottrum
Urborajtoj
Koordinatoj 53°7′N 9°13′O  /  53.117°N, 9.217°O / 53.117; 9.217 (Sottrum)Koordinatoj: 53°7′N 9°13′O  /  53.117°N, 9.217°O / 53.117; 9.217 (Sottrum)
Alto super la marnivelo 20 m
Areo 28,58 km²
Loĝantaro 6353 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 04264
Poŝtkodo 27367
Aŭtomobila kodo ROW
Oficiala Municipokodo 03357045
Subdivido 3 komunumopartoj (Ortsteile)
Komunumestro Hans-Jürgen Krahn
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Am Eichkamp 12
Oficiala retejo http://www.sottrum.de
v  d  r
Information icon.svg

Sottrum [ZOTrum] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rotenburg (Wümme) de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2015 la komunumo havis 6 353 loĝantojn. Ĝi apartenas al la metropola regiono Hamburgo, ne al la najbara metropola regiono Bremeno-Oldenburgo, kvankam la regiono situas pli-malpli mezvoje inter Bremeno kaj Hamburgo kaj ekonomie orientiĝas al ambaŭ urboj kaj ties metropolaj regionoj.

Samtempe la komunumo estas la administra sidejo de komunumaro, do administra ligo de pluraj formale sendependaj politikaj komunumoj, kiu germanlingve nomiĝas Samtgemeinde Sottrum [ZAMTgemajnde ZOTrum]. Al ĝi apartenas la komunumoj

  1. Ahausen
  2. Bötersen
  3. Hassendorf
  4. Hellwege
  5. Horstedt
  6. Reeßum kaj
  7. Sottrum.
la historia akvomuelejo Stuckenborstel en Sottrum