Tarmstedt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tarmstedt
Blazono
Tarmstedt (Germanio)
Tarmstedt (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Rotenburg (Wümme)
Komunumaro Samtgemeinde Tarmstedt
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 04283
Poŝtkodo 27412
Aŭtomobila kodo ROW
Oficiala Municipokodo 03357047
Politiko
Komunumestro Wolf Vogel
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Hepstedter Straße 9
Demografio
Loĝantaro 4167 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 53° 13′ N, 9° 4′ O (mapo)53.2166666666679.0666666666667Koordinatoj: 53° 13′ N, 9° 4′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 28 m
Areo 26,54 km²
Oficiala retejo http://www.tarmstedt.de
vdr

Tarmstedt [TAMŝtet] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rotenburg (Wümme) de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 4167 loĝantojn. Ĝi apartenas al la metropola regiono Hamburgo, ne al la najbara metropola regiono Bremeno-Oldenburgo, kvankam la regiono situas pli-malpli mezvoje inter Bremeno kaj Hamburgo kaj ekonomie orientiĝas al ambaŭ urboj kaj ties metropolaj regionoj.

Samtempe la komunumo estas la administra sidejo de komunumaro, do administra ligo de pluraj formale sendependaj politikaj komunumoj, kiu germanlingve nomiĝas Samtgemeinde Tarmstedt [ZAMTgemajnde TAMŝtet]. Al ĝi apartenas la komunumoj

  1. Breddorf
  2. Bülstedt
  3. Hepstedt
  4. Kirchtimke
  5. Tarmstedt
  6. Vorwerk
  7. Westertimke kaj
  8. Wilstedt.
historia fojnejo de 1803 el Tarmstedt, nun en etnografia muzeo de Bremeno