Saltu al enhavo

Sittensen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sittensen
Blazono
Sittensen (Germanio)
Sittensen (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio • membro de komunumaro
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Rotenburg (Wümme)
Komunumaro Samtgemeinde Sittensen
Urborajtoj –
Telefona antaŭkodo 04282
Poŝtkodo 27419
Aŭtomobila kodo ROW
Oficiala Municipokodo 03357044
Politiko
Komunumestro Heinz-Hermann Evers
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Am Markt 11
Demografio
Loĝantaro 6211 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 53° 17′ N, 9° 30′ O (mapo)53.2833333333339.5Koordinatoj: 53° 17′ N, 9° 30′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 31 m
Areo 18,55 km²
Oficiala retejo http://www.sittensen.de
v • d • r

Sittensen [ZITenzn] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rotenburg (Wümme) de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2024 la komunumo havis 6211 loĝantojn sur areo de 18,53 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 338 loĝantoj/km². Ĝi apartenas al la metropola regiono Hamburgo, ne al la najbara metropola regiono Bremeno-Oldenburgo, kvankam la regiono situas pli-malpli mezvoje inter Bremeno kaj Hamburgo kaj ekonomie orientiĝas al ambaŭ urboj kaj ties metropolaj regionoj.

Samtempe la komunumo estas la administra sidejo de komunumaro, do administra ligo de pluraj formale sendependaj politikaj komunumoj, kiu germanlingve nomiĝas Samtgemeinde Sittensen [ZAMTgemajnde ZITenzn]. Al ĝi apartenas la komunumoj

  1. Groß Meckelsen
  2. Hamersen
  3. Kalbe
  4. Klein Meckelsen
  5. Lengenbostel
  6. Sittensen
  7. Tiste
  8. Vierden kaj
  9. Wohnste.

Sittensen per individua motora trafiko konektiĝas al la aŭtovojo , kaj kompreneble ankaŭ havas fervojan stacidomon.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
la loka kirko
platgermana amfiteatrejo „Königshof“