Sittensen
(Alidirektita el Samtgemeinde Sittensen)
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Sittensen | ||||
| ||||
![]() | ||||
---|---|---|---|---|
Administrado | ||||
Federacia lando | Malsupra Saksio | |||
Distrikto | Distrikto Rotenburg (Wümme) | |||
Komunumaro | Samtgemeinde Sittensen | |||
Urborajtoj | – | |||
Telefona antaŭkodo | 04282 | |||
Poŝtkodo | 27419 | |||
Aŭtomobila kodo | ROW | |||
Oficiala Municipokodo | 03357044 | |||
Politiko | ||||
Komunumestro | Heinz-Hermann Evers | |||
Partio de komunumestro | SPD | |||
Adreso de la administrejo | Am Markt 11 | |||
Demografio | ||||
Loĝantaro | 5968 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo 12411)] | |||
Geografio | ||||
Koordinatoj | 53°17′00″N 09°30′00″O / 53.283333°N, 9.5°O (mapo)Koordinatoj: 53°17′00″N 09°30′00″O / 53.283333°N, 9.5°O (mapo) | |||
Alto super la marnivelo | 31 m | |||
Areo | 18,55 km² | |||
Oficiala retejo | http://www.sittensen.de | |||
Sittensen [ZITenzn] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rotenburg (Wümme) de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2019 la komunumo havis 5 968 loĝantojn. Ĝi apartenas al la metropola regiono Hamburgo, ne al la najbara metropola regiono Bremeno-Oldenburgo, kvankam la regiono situas pli-malpli mezvoje inter Bremeno kaj Hamburgo kaj ekonomie orientiĝas al ambaŭ urboj kaj ties metropolaj regionoj.
Samtempe la komunumo estas la administra sidejo de komunumaro, do administra ligo de pluraj formale sendependaj politikaj komunumoj, kiu germanlingve nomiĝas Samtgemeinde Sittensen [ZAMTgemajnde ZITenzn]. Al ĝi apartenas la komunumoj
- Groß Meckelsen
- Hamersen
- Kalbe
- Klein Meckelsen
- Lengenbostel
- Sittensen
- Tiste
- Vierden kaj
- Wohnste.

|