Distrikto Rotenburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto Rotenburg en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia Lando: Malsupra Saksio
Administra urbo: Rotenburg
Areo: 2070 km²
Loĝantoj: 167604
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 79
Aŭtokodo: ROW
Municipokodo: 03357
Komunumoj: 57
Situo ene de Malsupra Saksio
situo de la distrikto en Malsupra Saksio

La distrikto Rotenburg - germane Landkreis Rotenburg (Wümme) - situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio. Administra centro estas la samnoma urbo Rotenburg (Wümme), borde de la rivereto Wümme. La distrikto havas areon de 2070 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 167 604 loĝantojn. Ĝi apartenas al la metropola regiono Hamburgo, ne al la najbara metropola regiono Bremeno-Oldenburgo, kvankam la regiono situas pli-malpli mezvoje inter Bremeno kaj Hamburgo kaj ekonomie orientiĝas al ambaŭ urboj kaj ties metropolaj regionoj.

Ĝemelaj distriktoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La 15-an de decembro 2000 delegacio de esperantistoj kun d-ro Harald Schicke kaj magistrino Song Ĝonk-ok (Song Jeong-ok) en la nomo de la distrikto en la partnera distrikto de Malborko / Malbork plantis kverkon en la esperantista "Parko de la Mondo".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

skema mapo de la distriktaj komunumoj