Hotaru no haka
Hotaru no haka | |
---|---|
animea filmo • movbilda filmo | |
Originala titolo | 火垂るの墓 |
Originala lingvo | japana lingvo |
Kina aperdato | 16 apr. 1988 |
Ĝenro | drama animeo kaj mangao, filma dramo, flashback film, filmo bazita de literatura verko, rakonto pri plenkreskiĝo, kontraŭmilita filmo, ghost film |
Reĝisoro(j) | Isao Takahata |
Scenaro | Isao Takahata |
Muziko de | Michio Mamiya |
Rolantoj | sen valoro |
Produktinta firmao | Studio Ghibli |
IMDb | |
Hotaru no haka (japane 火垂るの墓, hotaru no haka, laŭvorte: La tombo de la lampiroj) estas japana animacia filmo de Studio Ghibli kaj publikigita en 1988.
"Hotaru" en la titolo ne estas skribita kun la signo per "lampiroj" (蛍), sed en neordinara formo kun la signoj por "fajro-pendigi", kiu estas verŝajne vortludo rilatante al milita fajro, kiu venis el la ĉielo.
Tiu filmo estas eksterordinara verko, nesimila al aliaj animeoj, ĉar ĝi montras malsaton kaj eĉ morton.
La reĝisoro de tiu korŝira filmo estis Takahata Isao.
La muzikon komponis Mamija Joŝio.
La filmo sekvas parte aŭtobiografian romanon (1967) de Nosaka Akijuki, kies fratino malsatmortis dum la Dua Mondmilito.
17 jaroj poste ankaŭ neanimacia televida filmo kun la sama titolo kaj kun la sama intrigo aperis. Vidu suben.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]La historio okazas dum la Dua Mondmilito en Japanio. La junulo Seita kaj ŝia plijuna fratino Setsuko perdas siajn gepatrojn, la patro mortas servante en la Japana Imperia Mararmeo, la patrino mortas en la bombardado de Kobeo. Poste la gefratoj devas batali kontraŭ la malsato kaj la malmolkoreco de iliaj samlandanoj, el kiuj kelkaj estas eĉ parencoj de la gefratoj. Sed la gefratoj ne sukcesas, kaj finfine Setsuko mortas pro malsato kaj malsano, ŝia frato enterigas ŝin en soleca tombo, poste perdas sian vivovolon kaj mortas ankaŭ pro malsato.
Ĉefaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Jokokaŭa Sejta (横川清太 [jokokaŭa seita])
- 15-jara junulo, kiu perdas siajn gepatrojn dum la Dua Mondmilito, kaj devas zorgi por sia juna fratino Secuko.
- Jokokaŭa Secuko (横川節子 [jokokaŭa secuko])
- 5-jara knabino, kiu perdas siajn gepatrojn dum la Dua Mondmilito. Al ŝi restas nur ŝia frato kaj kelkaj parencoj.
Animea filmo
[redakti | redakti fonton]La filmo "Hotaru no haka" aperis en la japanaj kinoj en 1988 samtempe kiel "Mia najbaro Totoro". "Hotaru no haka" montriĝis kiel "antaŭfilmo" kune kun "Mia najbaro Totoro" en la kinoj. Je la jarfino de 1988 la du filmoj aperis ankaŭ sur laserdisko (LD). En 2000 japana DVD kun anglaj subtitoloj aperis.
Neanimacia filmo
[redakti | redakti fonton]En 2005 aperis ankaŭ neanimacia televida filmo en Japanio en Nihon TV kun la sama temo kaj kun la sama titolo.
La aktoro Iŝida Hoŝi (石田法嗣) ludis la rolon de Sejta kaj Sasaki Mao (佐々木麻緒) ludis la rolon de Secuko.
Titolo en aliaj lingvoj
[redakti | redakti fonton]lingvo | titolo | signifo | |
angla | Grave of the Fireflies | tombo de la lampiroj | |
ĉeĥa | Hrob světlušek | (la) tombo de (la) lampiroj | |
finna | Tulikärpästen hauta | (la) tombo de (la) lampiroj | |
franca | Le Tombeau des lucioles | la tombo de la lampiroj | |
germana | Die letzten Glühwürmchen | la lastaj lampiroj | |
hebrea | קבר הגחליליות | (la) tombo (de) la lampiroj | |
hispana | La tumba de las luciérnagas | la tombo de la lampiroj | |
hungara | Szentjánosbogarak sírja | tombo de lampiroj | |
itala | Una tomba per le lucciole | tombo por la lampiroj | |
japana | 火垂るの墓 | (la) tombo de (la) lampiroj | |
kartvela | ციცინათელების საფლავი | ||
kroata | Groblje krijesnica | (la) tombejo de (la) lampiroj | |
normĉina | 萤火虫之墓 | (la) tombo de (la) lampiroj | |
norvega | Graven til ildfluene | la tombo por la lampiroj | |
pola | Grobowiec świetlików | (la) tombo de (la) lampiroj | |
portugala/Brazilo | Cemitério dos vagalumes | tombejo de la lampiroj | |
portugala/Portugalo | O Túmulo dos Pirilampos | la tombo de la lampiroj | |
sveda | Eldflugornas grav | tombo de la lampiroj | |
taja | สุสานหิ่งห้อย |
Libroj
[redakti | redakti fonton]En Japanio aperis ankaŭ la kolorplena kvar-voluma filmkomikso pri "Hotaru no haka" eldonita de Tokuma Shoten.