Julianna Farkas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
dr. Julianna Farkas
dr. Julianna Farkas kaj dr. Lajos Molnár
dr. Julianna Farkas kaj dr. Lajos Molnár
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1943 (1943-10-15) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj Esperanto
Nacieco Hungaro
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Lajos Molnár
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Verkis en Esperanto
Esperantistiĝis en 1965?
vdr

D-rino Julianna Farkas estas okulkuracisto kaj hungara esperantistino, membro de Budapeŝta Medicina Esperanto Fakgrupo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en Budapeŝto, la 15-an de oktobro 1943. Ŝia patrino estis kemiisto, ŝia patro kuracisto; unu el la fondintoj de la hungara reŭmatologio. Li mortis en la Dua Mondmilito. La bazan lernejon kaj la gimnazion ŝi frekventis en Budapeŝto. Inter 1962 kaj 1968 ŝi frekventis la Budapeŝtan Medicinan Universitaton „Semmelweis”. Kiel ano de studenta fakrondo ŝi laboris en la Instituto de Histo- kaj Evoluscienco. Kiel 6-a jara studentino ŝi estis oficiro de la ambulancservo. Julianna komencis labori en la Ĉefurba Hospitalo István, en la sekcio de Oftalmologio, kaj restis tie de 1968 ĝis 1975. En 1975 ŝi fariĝis oftalmologia ĉefkuracisto. Ŝi instruis en faklernejoj, kaj en fakaj mezlernejoj, oftalmologiajn fakasistantojn, kaj partoprenis en la fondo de instruado de la optometriistoj en Hungario.

Familio[redakti | redakti fonton]

En 1966 ŝi edziniĝis al kuracisto D-ro Ludoviko Molnár, kiu jam antaŭe informis ŝin pri la utileco de Esperanto. En 1968 ŝi partoprenis unuaokaze esperantan aranĝaĵon en Pollando. Tie ŝi konvinkiĝis pri la multflanka uzebleco de Esperanto.

Du filinojn ŝi havas: Aniko (1970), nun estas gimnazia instruistino pri matematiko, kemio kaj Esperanto. La dua, Fanni (1973) estas fakkuracisto de oftalmologio.

Esperanto-agadoj[redakti | redakti fonton]

En 1969 ŝi apartenis al la fondintoj de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo. Ekde 1980 ŝi estas ties kasisto kaj respondeculo pri eksteraj rilatoj.

En Krakovo en 1977 ŝi prelegis en la Unua Internacia Medicinista Esperanto-Konferenco. Regule ŝi rolis en la sciencaj vesperoj de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo kaj en ties sciencaj prelegserioj. En la kunvenoj de la Fakgrupo ŝi konigis partojn el la Oftomologio-lernolibro de Seiiĉi Kato.

En 1975 ŝi estis komisiita pri la estigo de Moviĝanta Oftalmologia Fakservo de la Centra Hospitalo de la Ministerio pri Justico. Tie ŝi laboris kiel ĉefkuracisto ĝis la pensiigo en 1999. Plurajn jarojn ŝi laboris kiel konsultanto pri la oftalmologio en la Centra Hospitalo de la Tutlanda Ambulanco-servo.

En 1983 ŝi ricevis honormedalon de la Hungaria Esperanto-Asocio.

Pro la prilaboro de la instruado de optometrio, kaj pro praktika agado en la instruada laboro ŝi ricevis premion „Pro Altnivelo”

Okaze de la pensiiĝo ŝi estis honorigita per la premio por tutviva laboro de la Ministerio pri Justico.

Kiel pensiulo, apud familia socia laboro ŝi faras ankaŭ oftalmologian laboron. En la menciitaj agadoj, kaj en la privata vivo ŝi kaptas ĉiun okazon, por popularigi sian amatan Esperanton. Ankaŭ en Esperanto-medio regule ŝi faras sciencpopularigan laboron. Ŝi estas membro de la Landa Asocio de Okulmalsanuloj, de la Amika Rondo de la Semmelweis Universitato. Por siaj nepoj regule ŝi faras ludajn esperantlingvajn propedeŭtikajn ekzercojn por helpi la lernadon de fremdaj lingvoj.

Ekde la komenco de la 1990-aj jaroj en ilia propra domo okazas la kunvenoj de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo, kie ŝi estas la dommastrino. Ŝi proponis al la Fakgrupo la verkadon de la studeto „Agadi por la gepatra lingvo, – per la helpo de la pontolingvo Esperanto, estas pli facile”. Ties multobligon kaj dissendon ŝi faras jam dum pluraj jaroj. Kiel konsilanto ŝi partoprenas en la redakto de la hejmopaĝo de la Fakgrupo http://sano.inf.huhttp://eu.inf.hu. Laŭ ŝia konvinkiĝo la lingvo Esperanto, kaj la societo de la Esperanto-parolantaj homoj povas helpi en la konservado de la anima-korpa ekvilibro.

Kontribuoj:[redakti | redakti fonton]

  • És még mire jó nekem az eszperantó[1]? - Eldonis: Hungaria Esperanto-Asocio - 2002 (ISBN 963 571 467 x)

Membrecoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Biografio donita al Hungaria Esperanto-Asocio, registrada numero: xxxx/1969 ?

Notoj/referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kompilis: Budapeŝta Medicina Esperanto Fakgrupo; redaktis: dr. Lajos Molnár .

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]