Gołdap

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gołdap

Blazono

Blazono
urbo • limurbo
Gołdap (Pollando)
Gołdap (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Gołdapi
Provinco Varmio-Mazurio
Distrikto Distrikto Gołdapski
Komunumo Komunumo Gołdap
Speco de komunumo Urbo-kampa
Urborajtoj 1573
Koordinatoj 54° 19′ N, 22° 19′ O (mapo)54.31611111111122.309444444444Koordinatoj: 54° 19′ N, 22° 19′ O (mapo)
Areo 17,2 km²
Loĝantaro 15600 (en 2007)
Loĝdenso 802,5 loĝ./km²
Poŝtkodo 19-500
Telefona antaŭkodo 87
Aŭtokodo NGO
TERYT 6283718034
Estro Tomasz Rafał Luto
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro pl. Zwycięstwa 14
Poŝtkodo de estraro 19-500
Telefono de estraro +48 87-615-60-00
Fakso de estraro +48 87-615-08-00
Poŝto de estraro sekretariat@goldap.pl
Ĝemelaj urboj  Grekio: Ano Syros
 Israelo: Givat Ŝmuel
 Rusio: Gusev
 Germanio: Stade
 Litovio: Šakiai
Komunuma retejo http://www.goldap.pl/
vdr
Centro de la urbo Goldap
La salkolekta muro en Gołdap

Gołdap estas urbo en la administra provinco (historie vojevodio) Varmio-Mazurio en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de samnoma distrikto Gołdap. Ĝis la jaro 1945 la urbo estis parto de Orienta Prusio kaj apartenis al Germanio: La urba nomo ĝis tiam estis Goldap. La nomo ne rilatas al la germana vorto "Gold" (oro), sed origine la setlejo estis loĝata de la balta popoloj praprusoj kaj en la praprusa lingvo nomiĝis Geldape ("vala rivero", komparu litove "gelda", kuvo kaj "upė", rivero). En 2021 en la urbo vivis 13 378 loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La baltaj gentoj ĉirkaŭ la jaro 1200

La prehistorio de la ĉirkaŭaĵo de Gołdap[redakti | redakti fonton]

La nomo de la urbo Gołdap (Goldap) devenas de la praprusa lingvo. Vorto „galdo” signifas valo, kaj „ape” signifas rivero, sume signifas: rivero fluanta en valo. Antaŭ la apero de la urbo, en tiu lando loĝis gento nomata jatvingoj (germane: Jatwinger) kaj germanaj kavaliroj de la Teŭtona Ordeno nomis ilin sudovoj (german: Sudauer). Krome la praprusoj vivis tie galindoj (germane: Galinder) – la balta gento, kaj natangoj (germane: Natangen) – la praprusa gentoj. Jam en la 2a jc p.K. pri sudovoj menciis aleksandria geografo Klaŭdo Ptolemeo (100 p.K.-168 p.K.). Dum la unua jarmilo de nia erao, povas esti ke jatvingoj, kiel aliancano ĝermanaj gotoj kaj valandoj, ili kune bataladis kun Roma Imperio. Tamen ĝis hodiaŭ oni science ne pruvis la tezon. Jatvingoj estis la formortinta en la 14a jc la balta gento, la proksimaj parencoj de praprusoj kaj litovoj. Foje oni nomis ilin la praprusoj. Komence ili loĝis sur la terenoj kiuj nun grandparte estas sur la terenoj de nord-orienta Pollando.

Bibliografio:

  • Grzegorz Białuński (1999): Studia z dziejów plemion pruskich i jaćwieskich, OBN im. Wojciecha Kętrzyńskiego, Olsztyn.
  • Marian Biskup, Gerard Labuda (1986): Dzieje zakonu krzyżackiego w Prusach. Gospodarka, społeczeństwo, państwo, ideologia, Wydawnictwo Morskie, Gdańsk.
  • Endre Bojtár https://www.google.ru/search?hl=pl&tbo=p&tbm=bks&q=inauthor:%22Endre+Bojt%C3%A1r%22 (1999): Foreword to the Past. A Cultural History of the Baltic People, Central European University Press, Budapest.
  • Aleksander Gieysztor (1958): Studia historica w 35-lecie pracy naukowej Henryka Łowmiańskiego, Państwowe Wydawnictwo Naukowe, Warszawa.
  • Łucja Okulicz-Kozaryn (1983): Życie codzienne Prusów i Jaćwięgów w wiekach średnich (IX-XIII wiek), Państwowy Instytut Wydawniczy, Warszawa.
  • Peter von Dusburg (2005): Kronika ziemi pruskiej, Wydawnictwo Uniwersytetu Mikołaja Kopernika, Toruń.
  • Jan Powierski (2004): Prussica. Artykuły wybrane z lat 1965-1995, Muzeum Zamkowe w Malborku, Malbork.
  • Rozalia Przybytek (1993): Hydronymia Europaea. Sonderbände 1, Ortsnamen baltischer Herkunft im südlichen Teil Ostpreußens, Steiner, Stuttgart.
  • Jerzy Sikorski, Stanisław Szostakowski, Jerzy Minakowski (1981): Dzieje Warmii i Mazur w zarysie. Od pradziejów do 1870 roku, Państwowe Wydawnictwo Naukowe, Warszawa.
  • Filip Sulimierski, Bronisław Chlebowski, Władysław Walewski (1881): Słownik geograficzny Królestwa Polskiego i innych krajów słowiańskich, tom 2, nakładem Filipa Sulimierskiego i Władysława Walewskiego, Warszawa.
  • Dieter Zeigert (2011): Verschwundene Gleise. Die „Kaiserbahn“ Goldap-Szittkehmen, Kreisgemeinschaft Goldap, Stade.