Pietro Torrigiano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pietro Torrigiano
Persona informo
Naskiĝo 24-an de novembro 1472 (1472-11-24)
en Florenco
Morto 1-an de januaro 1528 (1528-01-01) (55-jaraĝa)
en Sevilo
Mortokialo ekzekuto
Okupo
Okupo skulptisto
vdr

Pietro TORRIGIANO, ankaŭ: Pietro TorrigianiPietro Torrisano (naskiĝis la 24-an de novembro 1472 en Florenco, mortis en aŭgusto 1528 en Sevilla) estis florenca renesanca skulptisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Torrigiano laboris por la Borgia-familio en Romo (1493), en Bologna kaj Siena. Li migris en 1509 al Antverpeno, kie laboris por Margareta de Aŭstrio. Li plumigris en 1510 en Anglion, kie li verkis la tombon de Henriko la 7-a kaj lia edzino Elizabeta de Jorko en la Abatejo Westminster (1512-18). Liaj bronzaj kaj marmoraj statuoj estas la unuaj aŭtentikaj ekzempleroj de la itala renesanca arto en Anglio.

Li vizitis en 1519 Florencon, sed reveturis al Anglio, poste al Hispanio, kie li laboris en Sevilla. Tie arestis lin la inkvizicio kaj li estis akuzita pro herezo. Li mortis en la prizono.

Trivialaĵo[redakti | redakti fonton]

Kiam Mikelanĝelo estis knabo, Pietro Torrigiano batis lian nazon per pugno tiel forte, ke ĝi rompiĝis kaj Mikelanĝelo portis ties rezulton dum la tuta vivo.