Vittorio Bottego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vittorio Bottego
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aŭgusto 1860 (1860-08-11)
en Parmo
Morto 17-an de marto 1897 (1897-03-17) (36-jaraĝa)
en Etiopio
Lingvoj itala
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Okupo
Okupo esploristo
vdr

Vittorio BOTTEGO (Parma, Italio, 29-a de julio 1860 - Daga Roba, Etiopia, 17-a de marto 1897) estis oficiro de la Itala armeo kiu famiĝis pro siaj esploradoj tra la Korno de Afriko.

Dum tiuj jaroj, serio da esploradoj entreprenitaj de la koloniaj potencoj tra la tuta Afriko kreis la miton de la esploristo. Bottego, logata je junega aĝo de tiu kariero, petis la transiron al la fondota kolonio eritra je 1887 pro konduki scienca-geografiaj ekspedicioj.

La unuaj ekspedicioj rigardis Dahlakon (1891), dezerta lando ĉe la Ruĝa maro kie ekas la Granda Rifto, regiono ankoraŭ hodiaŭ malmulte konata, tiutempe preskaŭ nealirebla, kiu gastas reptiliojn inter la plej venenaj el la tuta mondo, kun klimo nekredeble varma kaj seka (meztemperaturo 55 °C). Reveninta al Asebo projektis kromajn ekspediciojn tra la Ĝuba regiono, rivero naskiĝanta en la nuna Etiopio kaj, trairinta Somalion, enfluas en Hinda Oceano. Dume Bottego komencis kolekti ekzemplerojn da animaloj, plantoj kaj aliaj sciencaj materialoj kaj sendi ilin al Parma por la devenonta Eritrea Muzeo Bottego (itale Museo Eritreo Bottego), hodiaŭ inkluzivita en la Parma Naturhistoria Muzeo. Je 1892 li atingis la Ganale Doria, (alta fluo de la rivero Ĝuba) kiun li reascendis ĝis la fonto (marto 1893)che risale fino alle sorgenti (marzo 1893). Bottego publikiĝis raporton pri tiuj esploradoj en la libro La Esplorata Ĝuba (itale Il Giuba Esplorato) en kiu li ne ŝparas kritikojn pri la itala okupado de tiuj malfekundajn regionojn, sed havigis notinda geografia kaj scienca materialo.

Post mallonga reveno al Italio, li reforiris por ekspedicio por fiksi planon de la kompleksa rivero Omo (renomiĝota dum la itala regado Omo Bottego) kun la patroneco de la Itala geografia societo. Li malsuprenis la riveron el la lago Pagade' al la lago Rodolfo (nun lago Turkana) solvante la misteron pri la enfluejo de la rivero. Li klopodis daŭrigi la esploradon en etiopia teritorio, tra la regiono de la oromoj sed li estas devigita je batali (pro sia impeta karaktero) al Daga Roba, kie mortas je la 17-a de marto 1897.