Francesco Foggia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francesco Foggia
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1604 (1604-01-01)
en Romo
Morto 8-an de januaro 1688 (1688-01-08) (84-jaraĝa)
en Romo
Familio
Infano Antonio Foggia
Okupo
Okupo komponistoorgenisto
vdr

Francesco FOGGIA (naskiĝis en 1604, mortis en 1688) estis itala komponisto de la baroko kaj membro de la Roma Skolo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Oni supozas, ke Foggia aktivis ĉe la kortego de la bavara elektoprinco Maksimiliano la 1-a en Munkeno. Post tiam li laboris en Romo kiel orgenisto ĉe diversaj preĝejoj. Por la tempospaco inter 1646 kaj 1662 li estas menciita kiel kapelestro de la patriarka baziliko Sankta Johano Laterana [1]. Kiel kapelestro de la baziliko Sankta Lorenco en Damaso li eldonis en la jaro 1667 verkkolekton titolitan Psalmodia Vespertina, kiu enhavis profilon de lia kreado kiel psalmoj, magnifikatoj kaj Marianaj antifonoj[2]. Ekde 1677 ĝis sia morto li estis kantoro ĉe la papa baziliko Santa Maria Maggiore en Romo, lia filo Antonio Foggia sukcedis lin en tiu posteno. Oni konsideras Francesco Foggia kiel lastan gravan reprezentanton de la Roma Skolo [3].

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Beatus ille servus, 4-voĉa moteto por virĥoro kaj baso kontinua (b.k.)., Braun-Peretti Bonn 1984
  • Beatus vir qui timet dominum, manuskripto en Düben-kolekto
  • Celebrate o fideles (1646), manuskripto en Düben-kolekto
  • Cessate, deh, Cessate por soprano kaj b.k., Edmund Bieler Kolonjo 1976
  • Confitebor tibi domine, manuskripto en Düben-kolekto
  • Dixit Dominus Domino meo, manuskripto en Düben-kolekto
  • Domine quinque talenta, manuskripto en Düben-kolekto
  • Egredimini addicte Christi nomini, manuskripto en Düben-kolekto
  • Eccelsi lumini cultures, manuskripto en Düben-kolekto
  • Exultantes et laetantes, manuskripto en Düben-kolekto
  • Gaudete jubilate o gentes, manuskripto en Düben-kolekto
  • Hodie apparuerunt voluptates, manuskripto en Düben-kolekto
  • Laetamini cum Jerusalem, manuskripto en Düben-kolekto
  • Laeta nobis refulget dies, manuskripto en Düben-Sammlung
  • Laetantes canite diem laetitia, manuskripto en Düben-Sammlung
  • Laetatus sum in his, manuskripto en Düben-kolekto
  • Laudate Dominum omnes gentes, manuskripto en Düben-kolekto
  • Laudate pueri Dominum, manuskripto en Düben-kolekto
  • Magnificat je 5 voĉoj kaj b.k.
  • Magnificat concertata con instromenti di 6 tono por 9-voĉa ĥoro kaj instrumentoj
  • Quare suspiras in dolore anima mea, manuskripto en Düben-kolekto
  • Serve bone et fidelis

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Carl Fassbender: Francesco Foggia (1604-1688): Untersuchungen zu seinem Leben und zu seinem Motettenschaffen, tezo, Bonno 1980

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]