Břetislav Hodek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Břetislav Hodek
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1924 (1924-05-24)
en Prago
Morto 18-an de marto 2007 (2007-03-18) (82-jaraĝa)
en Prago
Tombo tombejoj de Olšany vd
Lingvoj ĉeĥaangla vd
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio vd
Alma mater Universitato de Karolo vd
Profesio
Okupo verkistotradukisto • vortaristo • lingvisto • anglisto • literatursciencisto • filologo • man of letters vd
Laborkampo leksikografioanglistikoliteraturscienco • traduko el la angla vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Břetislav Hodek (naskiĝis la 24-an de aprilo 1924 - mortis la 18-an de marto 2007) estis ĉeĥa verkisto, tradukisto, leksikografo kaj teatrolgo.

Mezlernejon li studis ĉe Prague English Grammar School kaj ĉe reala gimanzio en Prago. En Universitato de Karolo li studis anglistikon, estetikon, muzikan kaj teatran sciencon, kion li finis en 1950 per disertacia laboro je ŝekspira temo. Kiel redaktoro li laboris en la eldonejoj Vyšehrad kaj Artia (kiel redaktoro pri muziko kaj populoarscienca literaturo). En 1967 li eklaboris ĉe Ĉeĥoslovaka Akademio de Sciencoj, kie li kreis unu el la plej grandaj vortaroj angla-ĉeĥa (kune kun Karel Hais).

Li apartenis al plej grandaj ekspertoj kaj tradukantoj de Ŝekspiro, sed li enĉeĥigis ankaŭ verkojn de Stevenson, Thackeray, Shaw, Greene, Lee, Cooney, Ustinov, Olivier k.a.

Li verkis romanon pri juna Ŝekspiro, detektivajn romanojn, radio-dramojn kaj plurajn fakajn eseojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Na okraj Haqmleta (Marĝene de Hamleto, 1947)
  • Alžbětinské divadlo (Elizabet-epoka teatro, 1978-1985)
  • William Shakespeare - Kronika Hereckého života (Kroniko de la aktora vivo, 1971)
  • Příběh mladého Shakespeara (Historieto de la juna Ŝekspiro, 1999)
  • Shakespeare a moderní jeviště (Ŝekspiro kaj la moderna scenejo)
  • Kočka (Kato, 1982, detektiva rakonto)
  • Případ dávno mrtvých kanonýrů (Kazo de longe mortintaj kanonistoj, 1987)
  • Vraždy na dobrou noc (Murdoj por la bona nokto, 1987)
  • Konec milosrdného Samaritána (Fino de la bona Samariano)
  • Tvůrce hry (Kreanto de la dramo)
  • Němá smrt (Muta morto)
  • Anglicko-český slovník (Angla-ĉeĥa vortaro)