Sebestyén Tinódi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sebestyén Tinódi
Persona informo
Tinódi Sebestyén
Naskonomo Tinódi Lantos srctzuczf
Naskiĝo 1-an de januaro 1495 (1495-01-01)
en Tinód
Morto 30-an de januaro 1556 (1556-01-30) (61-jaraĝa)
en Sárvár
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo poeto • komponisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

TINÓDI Sebestyén, Lantos Sebestyén estis hungara poeto, liutisto, kantrecitanto naskita en Tinód, (Departemento Baranya) antaŭ 1515 ] kaj mortinta en Sárvár la 30-an de januaro 1556.

Skulptaĵo de Tinódi en Dombóvár
Blazono de Tinódi
Tinódi liutas en pentraĵo de Soma Orlai Petrich
Skulptaĵo de Tinódi en Szigetvár

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1542 Tinódi vivis en Szigetvár en kortego de Bálint Török. Kiam Bálint Török falis en kaptitecon de turkoj, li kiel vagantkantisto trairis la landon. En 1544 li ĉeestis la landkunvenon de Nagyszombat; en 1548 li vivis en kortego de Báthori en Nyírbátor, sekve en Kassa, kie akiris domon kaj edukis multnombran familion. En 1553 iris en urbon Debrecen, poste Transilvanujon, en kortegon de Farkas Bethlen en Bonyha. Li presigis en Kolozsvár sian Cronican en 1554. En 1555 li vizitis Tamás Nádasdy kaj tie en lia kortego alvenis sia morto. Li notis kronikfidele ĉefe la luktojn kontraŭ la turkoj laŭ siaj impresoj kaj spertoj, tial ĉi tiuj epikaj poemoj, historiaj kantoj havas fontvalorojn: Zsigmond Kemény, János Arany, Géza Gárdonyi, Endre Ady fruktuzis ilin.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Erdélyi história, Egervár viadala, Az vég Temesvárban Losonczi Istvánnak haláláról, Buda veszése, Szitnya, Léva, Csábrág és Murány vágyaknak megvevése, Szegedi veszedelem, Judit asszony, Dávid király, Jónás próféta, Jason és Medea, Udvarbírák és kulcsárok, Sokféle részegségről.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Skulptaĵo de Tinódi en Budapeŝto