Siegfried Reda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Siegfried Reda
Persona informo
Naskiĝo 27-an de julio 1916 (1916-07-27)
en Bochum
Morto 13-an de decembro 1968 (1968-12-13) (52-jaraĝa)
en Mülheim
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponisto • universitata instruisto
vdr

Siegfried Reda (* 27-a de julio 1916 en Bochum; † 13-a de decembro 1968 en Mülheim ĉe Ruhr) estis germana komponisto kaj orgenisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Reda studis ĉe Ernst Pepping kaj Hugo Distler ĉe la eklezimuziko-lernejo en Berlin-Spandau kaj estis orgenisto en Bochum, Gelsenkirchen kaj Berlin. En 1946 li iĝis estro de la instituto por evangelia eklezimuziko de la Folkwang-altlernejo Essen, samtempe ankaŭ profesoro por la fakoj orgeno kaj kompozicio. En 1953 li iĝis eklezimuzikdirektoro je la St.-Petri-preĝejo en Mülheim ĉe Ruhr.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Reda konsideratas kiel unu el la plej aktivaj je la novigado de la evangelia eklezimuziko post la Dua Mondmilito. Konforme al tio li verkis plejparte muzikaĵoj kun pleje liturgia rilato, inter ili Choralkonzerte (ĥoralkonĉertoj) por orgeno (1946-1952), PsalmoPsalmbuch (psalmlibro) por solokantistoj kaj ĥoro akapela (1948-1949), Ecce homo por 4-voĉa ĥoro (1950), Ostergeschichte (paskohistorio por solokantistoj kaj ĥoro a cappella (1951), orgensonato (1960) samkiel Requiem vel vivorum consolatio (rekviemo aŭ la konsolo de la vivantoj) por solokantisto, ĥoro kaj orkestro (1963).