Tara (Irlando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koordinatoj: 53° 34′ 39″ S 6° 36′ 43″ U / 53.57750 °S, 6.61194 °U / -53.57750; -6.61194 (mapo)

La du ringoj de la Reĝmonteto, estantaj nur la centra kaj plej evidenta vidaĵo de la arkeologiriĉa ĉirkaŭaĵo.

Teamhair na Rí [proksimume prononcenda «Ĉaŭanari»], t.e. reĝmonteto en la irlanda kaj poste angligita Hill of Tara estas iama ĉefurbo de Irlando, situanta en la malaperinta kvina kaj centra provinco de Irlando, Mid, hodiaŭ Contae na Mí. Ĝi estis la sidejo de la Ard Rí na hÉireann, supera reĝo de Irlando, de 405 ĝis 1014, kvankam la tezoj varias. La rakonto Suidigud Tellach Temra (fondiĝo de la bieno de Tara) klarigas la superregadon de la urbo al la tuta insulo.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

La ejo situas proksimume 40km nord-oriente de Dublino kaj ĝia plej alta punkto kulminas je 197m. Kvin ringoformaj montetoj kuŝas en areo ĝis du kilometroj ĉirkaŭe. Du el ili nomiĝas Rath Lugh (dio Lug) kaj Rath Maeve (dio Medb), kaj tio pruvas la rilaton kun kelta mitologio. Ekzistas ĉirkaŭ 40 monumentojn kies fondiĝo datiĝas de la 6-a jarmilo a.K. ĝis la 5-a jarcento p.K.. La 15-an de aŭgusto 1843, Daniel O'Connell organizas en Tara granda kuniĝo de 250 000 personoj por nuligi union kun Britio.

Aŭtovojo N3[redakti | redakti fonton]

La konstruata aŭtovojo N3, kies irvojo preterpasas je 2,2 km la centron de la monumentaro de Tara, trafis ĝeneralan proteston far najbaroj kaj personoj ĉie en Irlando. Ekde aprilo 2006, aktivuloj tendumas en la arbaro Rath Lugh kaj faras agadon de civila malobeo.

Aktivistoj kuniĝis por formi homan harpon je dimanĉo la 23-an de septembro 2007 por vigle kaj publike protesti kontraŭ la najbara konstruado de la aŭtovojo N3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]