Jusuf Raza Gillani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jusuf Raza Gillani
urdue یوسف رضا گیلانی
Persona informo
مخدوم سيد يوسف رضا گیلانى‎
Naskiĝo la 9-an de junio 1952
en Karaĉio, Pakistano
Religio islamo
Lingvoj Saraiki • anglaurduo vd
Ŝtataneco Pakistano vd
Alma mater Government College University, University of the Punjab
Partio Pakistana Popola Partio
Familio
Edz(in)o Fauzia Gillani
Infanoj Mahmud Abdul Kedir
Profesio
Okupo ĵurnalistopolitikisto vd
Ĉefministro de Pakistano
Dum la 25-an de marto 2008 – la 19-an de junio 2012
Antaŭulo Muhammad Mian Soomro
Sekvanto Raĝa Pervez Aŝraf
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Maĥdum Sajed Jusuf Raza GILLANI (urdue مخدوم سیّد یوسف رضا گیلانی) (naskiĝis je la 9-a de junio, 1952) estis la ĉefministro de Pakistano de 2008 ĝis 2012. Li estis kandidatigita de la Pakistana Popola Partio, kun la subteno de koaliciaj partneroj, la Pakistana Islama Ligo, Awami Nacia Partio, Jamiat Ulemo kaj Muttahida Qaumi Movado je la 22-a de marto 2008. Li eldiris la ĵuron de enoficiĝo de la Prezidento Pervez Musharraf je la 25-a de marto 2008. Jusuf Raza Gillani estas la unua elektita Ĉefministro de Pakistano kiu venas de la Saraiki-parolanta zono. Gilani ankaŭ estis la vicprezidanto de la Pakistana Popola Partio, eksa proparolanto de la Nacia Asembleo de Pakistano (1993-1997) kaj eksa Federala Ministro (1985-1986). Li publike sin devigis restarigi la juĝistojn de la superaj tribunaloj.

Familio kaj edukado[redakti | redakti fonton]

Maĥdum Sajed Jusuf Raza Gillani apartenas al influa kaj spirita ŝijaisma familio kaj li naskiĝis la 9-an de junio 1952 1952 en Karaĉio, Pakistano. Lia patro estis posteulo de Sjed Musa Pak, eminenta Sufiisma spirita persono de la Qadiri Sufiisma Ordo de Ŝijaisma Islamo. Sjed Musa Pak devenis el la Irana provinco de Gilan. Jusuf Raza Gillani geedziĝisn kaj havas kvar filoj kaj unu filinon, Fiza Gillani kaj unu nepon. Gillani ricevita fruan edukadon ĉe La Salle Mezlernejo en la urbo Multan. Li diplomiĝis kun bakalaŭro en 1970 kaj magistro pri ĵurnalismo de Universitato de Punĝabio, Lahoro en 1976.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Jusuf Raza Gillani komencis sian politikan karieron en la platformo de la Pakistana Islama Ligo dum la militleĝo de la Generalo Zia-ul-Haq en 1978. Li aliĝis al la Centra Labor-Komitato de la Islama Ligo. Li estis ankaŭ kabinetano en la trijara registaro de Ĉefministro Muhammad Khan Junejo. Li servis kiel ministro de loĝigo kaj laboro de aprilo 1985 ĝis januaro 1986 kaj Ministro pri fervojoj de januaro ĝis decembro 1986. Post mallonga deĵoro kun la Islama Ligo, Gillani fariĝis ano de la Pakistana Popola Partio en 1988 kaj restis lojala al la PPP kaj ties firma subtenanto. En la registaro de Benazir Bhutto de 1988-1990, Gillani estis denove ministro : Li estis ministro pri Turismo de marto 1989 al januaro 1990 kaj denove servis kiel ministro de loĝigo kaj Laboro de januaro 1990 al aŭgusto 1990. En la registaro de Benazir Bhutto de 1993-1996, Gillani estis elektita membro de la Nacia Asembleo de Pakistano, kaj li restis deputito ĝis februaro 1997. Li estas elektita plurfoje kiel Membro de Nacia Asembleo.

En 2012, la Supera Kortumo de Pakistano kondamnis Gillani'n pro lia rifuzo kooperi pri kontraŭkoruptecaj procesoj kontraŭ aliaj politikistoj, kaj eloficigis lin retroaktive de la 26-a de aprilo.