50 Cent

El Vikipedio, la libera enciklopedio
50 Cent
Bazaj informoj
Naskonomo Curtis James Jackson III
Naskiĝo 6-an de julio 1975 (1975-07-06) (48-jaraĝa)
en Suda Jamajko
Deveno South Jamaica, Queens, New York, Usono Usono
Ĝenroj hiphopo
Profesio Repisto, aktoro, entreprenisto
Aktivaj jaroj 1997 – nuntempo
Eldoninto Jam Master Jay, Columbia, Aftermath, G-Unit, Interscope, Shady, Violator
Parencaj
temoj
G-Unit, Eminem, Dr. Dre
Retejo www.50cent.com
Persona informo
Naskonomo Curtis James Jackson III
Aliaj nomoj 50 Cent
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Andrew Jackson High School
Familio
Infano Sire Jackson
Okupo
Okupo repisto • kantoverkistoaktoro • televida produktoro • muzikproduktoro • entreprenisto • entreprenisto • investisto
TTT
Retejo https://50cent.com/
https://thisis50.com/
http://www.50cent.com
vdr

Curtis James JACKSON la III-a (nask. la 6-an de julio, 1975), pli bone konata per sia artistnomo 50 Cent (laŭvorte "50 cendoj"), estas usona repisto. Li famiĝis post la ellaso de siaj albumoj "Riĉiĝu aŭ Mortu Provinte" (2003, angle Get Rich or Die Tryin') kaj La Hombuĉado (2005, angle The Massacre). Ambaŭ albumoj atingis egan sukceson, vendante pli da 21 milionoj da albumoj tutmonde.

Naskiĝinte en novjorka nigrula geto South Jamaica, Queens, 50 Cent komencis vendi drogojn dekdujaraĝa dum la kokajn-epidemio de la 1980-aj jaroj. Post lasi la drogvendado por sekvi repmuzikkarieron, li pafatis naŭfoje en 2000. Post lasi sian albumon "Divenu Tiun, Kiu Reveniĝis" (angle Guess Who's Back) en 2002, 50 Cent-on trovis la repisto Eminem kaj 50 Cent subskribis al Interscope Records. Per la helpo de Eminem kaj Dr-o. Dre, kiu produktis lian unuan egan financan sukceson, li iĝis unu el la plej bone vendantaj repistoj en la mondo. En 2003, li fondis la albumfirmaon G-Unit Records, kiu subskribigis sukcesplenajn repistojn kiel Young Buck, Lloyd Banks, kaj Tony Yayo.

50 Cent aperis en multaj kantofestivaloj kun aliaj repistoj inkluzive de Ja Rule, The Game, kaj Fat Joe. Li ankaŭ alcelis karieron kiel aktoro, aperante en la pseŭda-membiografia filmo "Riĉiĝu aŭ Mortu Provinte" (angle Get Rich or Die Tryin') en 2005 kaj la Irakmilita filmo "La Domo de la Bravuloj" (Home of the Brave) en 2006.

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • Get Rich or Die Tryin' (2003)
  • The Massacre (2005)
  • Curtis (2007)
  • Before I Self Destruct (2009)
  • Animal Ambition (2014)