50 Cent
50 Cent | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Curtis James Jackson III |
Naskiĝo | 6-an de julio 1975 (49-jaraĝa) en Suda Jamajko, Kvinzo |
Deveno | South Jamaica, Queens, New York, Usono |
Ĝenroj | hiphopo |
Profesio | Repisto, aktoro, entreprenisto |
Aktivaj jaroj | 1997 – nuntempo |
Eldoninto | Jam Master Jay, Columbia, Aftermath, G-Unit, Interscope, Shady, Violator |
Parencaj temoj |
G-Unit, Eminem, Dr. Dre |
Retejo | www.50cent.com |
Persona informo | |
Naskonomo | Curtis James Jackson III |
Aliaj nomoj | 50 Cent |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Andrew Jackson High School (en) |
Familio | |
Infano | Sire Jackson (en) |
Okupo | |
Okupo | repisto kantisto investisto filmaktoro muzikproduktisto televida aktoro filmproduktoro entreprenisto muzikproduktoro kantoverkisto entreprenisto aktoro televida produktoro televida reĝisoro |
TTT | |
Retejo | https://50cent.com/ https://thisis50.com/ http://www.50cent.com |
Curtis James JACKSON la III-a (nask. la 6-an de julio, 1975), pli bone konata per sia artistnomo 50 Cent (laŭvorte "50 cendoj"), estas usona repisto. Li famiĝis post la ellaso de siaj albumoj "Riĉiĝu aŭ Mortu Provinte" (2003, angle Get Rich or Die Tryin') kaj La Hombuĉado (2005, angle The Massacre). Ambaŭ albumoj atingis egan sukceson, vendante pli da 21 milionoj da albumoj tutmonde.
Naskiĝinte en novjorka nigrula geto South Jamaica, Queens, 50 Cent komencis vendi drogojn dekdujaraĝa dum la kokajn-epidemio de la 1980-aj jaroj. Post lasi la drogvendado por sekvi repmuzikkarieron, li pafatis naŭfoje en 2000. Post lasi sian albumon "Divenu Tiun, Kiu Reveniĝis" (angle Guess Who's Back) en 2002, 50 Cent-on trovis la repisto Eminem kaj 50 Cent subskribis al Interscope Records. Per la helpo de Eminem kaj Dr-o. Dre, kiu produktis lian unuan egan financan sukceson, li iĝis unu el la plej bone vendantaj repistoj en la mondo. En 2003, li fondis la albumfirmaon G-Unit Records, kiu subskribigis sukcesplenajn repistojn kiel Young Buck, Lloyd Banks, kaj Tony Yayo.
50 Cent aperis en multaj kantofestivaloj kun aliaj repistoj inkluzive de Ja Rule, The Game, kaj Fat Joe. Li ankaŭ alcelis karieron kiel aktoro, aperante en la pseŭda-membiografia filmo "Riĉiĝu aŭ Mortu Provinte" (angle Get Rich or Die Tryin') en 2005 kaj la Irakmilita filmo "La Domo de la Bravuloj" (Home of the Brave) en 2006.
Albumoj
[redakti | redakti fonton]- Get Rich or Die Tryin' (2003)
- The Massacre (2005)
- Curtis (2007)
- Before I Self Destruct (2009)
- Animal Ambition (2014)