Thomas Percy (pulva konspiro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Percy (pulva konspiro)

Thomas PERCY (ĉ. 1560 - la 8-an de novembro 1605), ano de aristokrata familio kaj unu el la partoprenantoj en la pulva konspiro de 1605 - malsukcesa komploto mortigi la britan reĝon Jakobo la 1-a kaj aliajn.

Li estis la pli juna filo de Edward Percy de Beverley kaj Elizabeth Waterton kaj en sia infaneco estis protestanta. Li diplomiĝis ĉe la Universitato de Kembriĝo en 1680. Kiam ankoraŭ junulo li konvertiĝis al la romkatolikismo. En 1591 li edziĝis kun Martha Wright, fratino de Christopher Wright, onklino de John Wright kaj amikino de Robert Catesby, ĉiuj konpsiruloj.

En 1594 kuzino, Henry Percy 9-a Grafo de Northumberland, nomumis lin konestablo de la kastelo ĉe Alnwick kaj administristo de siaj nordaj bienoj: pro siaj tiranaj rimedoj li malpopulariĝis. En 1596 li mallonge malliberiĝis post mortigo de homo en markia bataleto kun rabantaj skotoj. En 1603 oni akuzis lin pro fraŭdo sed Henry Percy daŭre fidis al li, kaj sendis lin al Jakobo la 6-a de Skotlando kun letero petante ke, se li heredus la anglan tronon, Jakobo estus tolerema rilate la anglajn romkatolikojn. La respondo ja ŝajnis favora, tamen, post lia surtroniĝo, Jakobo ne nuligis la leĝojn kontraŭ la katolikoj. Tomas Percy pridsikutis tion kun Robert Catesby, kiu malkaŝis siajn planojn pri la pulva konspiro. Thomas Percy ferve aktivis en la afero. La 4-an de novembro 1605 li vespermanĝis ĉe la Londona domego de sia kuzino la Grafo de Northumberland. Informiĝante pri la malsukceso de la komploto, li fuĝis. Fine, ĉe Holbeach House, li mortis dum bataleto. Oni enteriĝis lin, sed poste oni elfosis la korpon kaj fortranĉis la kapon, kiu estis ekspoziciata sur pikstango.