Gusztáv Abafáy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gusztáv Abafáy
Persona informo
Naskonomo Öffenberger Gusztáv
Naskiĝo 12-an de septembro 1901 (1901-09-12)
en Budapeŝto
Morto 2-an de marto 1995 (1995-03-02) (93-jaraĝa)
en Landshut
Lingvoj rumana vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo literaturhistoriisto • verkistobibliotekistoĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

ABAFÁY Gusztáv (abafa:i), nomversio: Abafáy-Öffenberger; familinomo: Öffenberger estis rumanuja hungara literaturhistoriisto naskita en Budapeŝto la 12-an de septembro 1901 kaj mortinta en Landshut la 2-an de marto 1995.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gusztáv Abafáy la mezlernejon finis en Braŝovo, poste li pristudis juron en Budapeŝto. Ekde 1935 li publikigis en Brassói Lapok, Erdélyi Helikon, Pásztortűz, Független Újság. En 1937 kune kun Elemér Jancsó kaj Ferenc Szemlér li redaktis la antologion Új Erdélyi Antológia. Ekde 1947 li estis ĵurnalisto en Târgu Mureş, pli poste li estis ĉefredaktoro de la hungara redakcio de la Ŝtata Libroeldonejo en Bukareŝto. Ekde 1948 li estis lektoro de Universitato Bolyai, ekde 1951 akademia bibliotekisto, pli poste ĝis 1966 scienca ĉefesploristo. Li estis ano de la Kemény Zsigmond Társaság (societo Sigmondo Kemeny), redaktoro kaj kunlaboranto de NyIrK.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Salamon Ernő: Gyönyörű sors, elektitaj poemoj (kune kun Bonyháti Jolán, Ferenc Szemlér), Bk., 1948;
  • Din manuscrisle inedite ale eni Bolyai János (kun Samu Benkő), h. n., 1956;
  • Utunk. A Román Népköztársaság Írószövetségének lapja. Tíz év közleményei. 1946-1955., mutató, összeáll., Kvár, 1957;
  • Három portré. Asztalos István, Kovacs György, Nagy István (kun Kacsó Sándor kaj Sőni Pál), Bk., 1963;
  • Nagy István: A Boldog utcán túl, elb., karcolatok, elektis, notadis., Bk., 1966;
  • Izsák József: Asztalos István [a bibliográfiát összeáll. Bonyháti Jolánnal], Bk., 1967;
  • Varró Dezső: Gyilkos tavasz, poemoj, elektis, antaŭparolo, Kvár, 1970.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.