Emil Sonderegger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emil Sonderegger
Persona informo
Naskiĝo 28-an de novembro 1868 (1868-11-28)
en Herisau
Morto 15-an de julio 1934 (1934-07-15) (65-jaraĝa)
en Berno
Lingvoj Volapuko
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo militistopolitikisto
vdr

Emil SONDEREGGER, svisa militisto kaj volapukisto naskiĝis 1868 en Herisau kaj mortis 1934.

Li estis filo de negocisto kaj laboris kun sia patro en komerco tra Eŭropo, pro tio, li akiris grandan lingvan konon kaj lernis Volapukon en sia juneco kaj estis prezidanto de volapuk-klubo de Herisau. Poste li lasis la komercon kaj eniris la svisan armeon 1888. Dum unua mondmilito li komandis brigadon (1916) kaj divizion (1918) kaj estis rigardita kiel heroo. Li iĝis generalo 1920 kaj lasis la armeon 1923.

Li ekis labori al armfabriko Schweizerische Industriegesellschaft Neuhausen kaj vojaĝis kiel ĝia reprezentanto al Ĉinio.

Politike, li estis kontraŭ parlamenta demokratio kaj 1933 eniris ekstrem-dekstran partion "Nacia Fronto", kiun li lasis por fondi politikan radikalan grupon Volksbund kaj poste Volksfront. Kiam li mortis, la grupo estis absorbita de Eidgenössische Front.