Samira Bellil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samira Bellil
Persona informo
Samira Bellil
Naskiĝo 24-an de novembro 1972 (1972-11-24)
en Sidi M'Hamed
Morto 4-an de septembro 2004 (2004-09-04) (31-jaraĝa)
en 12-a arondismento de Parizo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per stomaka kancero vd
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco FrancioAlĝerio vd
Profesio
Okupo verkisto • specialized educator • aktivulo • aktivisto pri virinaj rajtoj vd
Laborkampo feminismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Samira Bellil, naskiĝis la 24-an de novembro 1972 ĉe Alĝero kaj mortis la 4-an de septembro 2004, ŝi estas entombigita en la nacia Tombejo de Père-Lachaise. Ŝi estis franca edukistino, interalie konata pro sia libro Dans l'enfer des tournantes (En la infero de la rondseksperfortoj).

Samira Bellil dum la virina marŝo en Francio organizita de "Ni putes ni Soumises"

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en Alĝerio, filino de purigistino kaj laboristo. 14 jarojn aĝa, ŝi estis rabita kaj seksperfortita de amiko de bandestro el la kvartalo, malfacila kvartalo de Garges-lès-Gonesse en Val-d'Oise. Ŝi verkis, ke en tiuj kvartaloj «knabino kiu stratiras, estas putino, do ŝi ne plendu se okazas problemoj al ŝi». Ŝia seksperfortinto malliberiĝis dum 8 jaroj. Ĝia aflikto enkondukis Samira Bellil en vagadon de kiu ŝi foriris pere de psikoterapio.

Ŝi amikiĝis kun la movado Ni putes ni soumises (Nek putinoj nek sklavinoj) kaj verkis en 2002 libron kiu konis tutan sukceson : Dans l'enfer des tournantes En la infero de la rondseksperfortoj. Ŝia rakonto denuncas la kolektivajn seksperfortojn (« rondseksperforto ») kaj la neceson foririgi la "viktimadon"", la bezonon de venĝo kaj traŭmatismo.

Ŝi mortis pro stomak-kancero, la 4-an de septembro 2004 31-jaraĝa.

La urbo de l'Île-Saint-Denis malfermis le 16-an de aprilo 2005 lernejon kiu portas ŝian nomon, por defendi la rajtojn de la virinoj.[1]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]