Proponoj por la esperantigo de katalunlingvaj loknomoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Proponoj por la Esperantigo de Katalunlingvaj Loknomoj estas verko de Hektor Alos i Font en Barcelono 1995.

En sistema maniero li transkribis publikigitajn fontojn, en kiu aperas jam esperantigitaj katalunlingvaj loknomoj kaj informas pri la ĉefaj problemoj rilate elekton de formo kaj prononco. Ekzemple, specifeco de la kataluna lingvo estas manko de unueca norma prononco; nuntempe samrangaj estas kvin prononcmanieroj. Sekve, li proponas du eblojn por asimilado:

Post mencio de la kvin principoj gvidantaj asimiladon de etnolingva leksika materialo en Esperanto (grafismo, fonetismo, etimologio, tradicio kaj internacieco), li detale priskribas, kiel li proponas asimili katalunajn toponimojn en Esperanto. Per komparo de ĉiuj grafemoj kaj fonemoj en ambaŭ lingvoj, li indikas siajn rekomendojn kaj ilustras la regulojn per listo de la ĉefregionoj, regionoj kaj ties ĉefurboj en la Kataluna Landaro.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hektor ALOS I FONT. "Proponoj por la esperantigo de katalunlingvaj loknomoj". Barcelono: la aŭtoro; 1995, 33 paĝoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]