Zsigmond Imreh
Zsigmond Imreh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de septembro 1900 en Ilieni |
Morto | 23-an de marto 1965 (64-jaraĝa) en Miskolc |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
IMREH Zsigmond estis hungara pentristo. Li naskiĝis en Illyefalva la 26-an de septembro 1900 kaj mortis en Miŝkolco la 23-an de marto 1965.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Zsigmond Imreh studis en 1919–20 en Belarta Altlernejo de Budapeŝto ĉe Ede Balló. Ekde 1928 ĝis 1961 li estis gimnazia desegninstruisto en Miskolc, respektive fakinspektisto. Li instruis ekzemple János Seres-n. Krom lia pedagogia agado estis grava ankaŭ lia belarta kreado, el kiu elstariĝas liaj paŝtelaj pejzaĝoj, kiujn li prezentis en pluraj ekspozicioj.