Antal Orbán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Orbán
Persona informo
Naskonomo Orbán Antal
Naskiĝo la  24-an de aprilo 1887(nun 1887-04-24)
en Hungario Pusztakalán (Hungara reĝlando)
Morto 2-an de novembro 1940 (1940-11-02)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Okupo
Okupo skulptisto
vdr

ORBÁN Antal estis hungara skulptisto, altlerneja instruisto.

Antal Orbán naskiĝis en Pusztakalán (Hungara reĝlando, nuntempa Călan en Rumanio) la 24-an de aprilo 1887 kaj mortis en Budapeŝto la 2-an de novembro 1940.

Memortabulo pri Antal Orbán

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Orbán studis unue en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo, poste en Munkeno, Parizo kaj Bruselo. Li laboris en laborejo de György Zala. Li kreis longtempe eksterlande kaj gajnis plurajn premiojn. Dum la 1-a mondmilito li estis milita skulptisto. Ekde 1919 li instruis en la Industriarta Lernejo. Inter 1929 kaj 1934 li skulptis kune kun György Zala la skulptaĵon de István Tisza.

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.