Saltu al enhavo

Lajos Szádeczky-Kardoss

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Lajos Szádeczky-Kardoss
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aprilo 1859 (1859-04-05)
en Pusztafalu
Morto 29-an de decembro 1935 (1935-12-29) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Házsongárd Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Gyula Szádeczky-Kardoss Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto
lektoro
historiisto
polisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

SZÁDECZKY-KARDOSS Lajos (sa:decki-kardoŝ) estis hungara historiisto, universitata profesoro, ano de MTA naskita en Pusztafalu la 5-an de aprilo 1859 kaj mortinta en Budapeŝto la 29-an de decembro 1935. Li estis la pli aĝa frato de Gyula Szádeczky-Kardoss.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Szádeczky-Kardoss studis en Budapeŝto kaj Vieno kaj 1881 li havigis diplomon de instruisto kaj 1882 de filologia doktoro. Inter 1882 kaj 1891 li estis oficisto de Universitata Biblioteko de Budapeŝto. Ekde 1883 li estis privatprofesoro de budapeŝta universitato, ekde 1891 ĝis 1919 profesoro de la hungara historio de la Universitato de Koloĵvaro, en 1910-1911 rektoro de la universitato. En 1920 – 22 li estis parlamenta deputito. Li esploris en rumanaj, polaj, turkaj arkivejoj. Li partoprenis la ekspedicion de Kaŭkazo de Jenő Zichy en 1895 kaj ĝin priskribis en taglibro. Li priokupiĝis precipe historion de Transilvanujo en la 16 – 17-aj jarcentoj. Li redaktis la Székely oklevéltár (Sikula arkivaro) (V-VII. volumoj). Li eldonis la versajn verkojn kaj korespondadon de Péter Apor (1903), la korespondadon de Bethlen Gábor kaj Gáspár Illésházy (1914), memuarojn de Miklós Bethlen (1923).

Verkoj ĉefaj[redakti | redakti fonton]

  • Mihály havasalföldi vajda Erdélyben, 1599 – 1601 (Bp., 1882);
  • Kornyáli Békés Gáspár 1520 – 1579 (Magy. Tört. Életr. 7., Bp., 1887);
  • A czéhek történetéről Magyarországon (Bp., 1889);
  • Konstantinápoly és magyar emlékei (Bp., 1903);
  • A csíki székely krónika (Bp., 1905);
  • II. Rákóczi Ferenc Erdélyben (Kolozsvár, 1907);
  • Iparfejlődés és a céhek története Magyarországon (Okirattárral, 1307 – 1848. Bp., 1913);
  • A székely nemzet története és alkotmánya (Bp., 1927).

Fonto[redakti | redakti fonton]