Sergej Ŝorgin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sergej Ŝorgin
Persona informo
Naskiĝo 11-an de novembro 1952 (1952-11-11) (71-jaraĝa)
en Kropivnickij
Lingvoj rusa vd
Loĝloko Sovetunio vd
Ŝtataneco SovetunioRusio vd
Alma mater MSU Faculty of Computational Mathematics and Cybernetics • Moskva Ŝtata Universitato vd
Profesio
Okupo poeto • mensludisto • matematikisto • komputosciencisto vd
Laborkampo probabloteorio vd
Doktoreca konsilisto Yury Prokhorov • Vladimir Illyich Rotar vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sergej Ŝorgin (ruse Шоргин Сергей Яковлевич) naskiĝis la 11-an de novembro 1952 en Kirovogrado, Ukrainio, konstante loĝas en Moskvo. Li estas matematikisto, poeto, poemtradukisto al la rusa lingvo. Li estas doktoro (1979) kaj habilitdoktoro (1997) de fizik-matematikaj sciencoj kaj profesoro ekde 2003. Li laboras en la Instituto pri Informadikaj problemoj de Rusia Akademio de Sciencoj, ekde 1999 li estas vicdirektoro de tiu instituto. Lia scienca fako estas teorio de probableco kaj matematika modelado.

Aperis ĉ. dek liaj poemlibroj: originalaj verkoj kaj tradukoj el la angla, pola, ukraina kaj kelkaj aliaj lingvoj, ankaŭ spritaj parodioj. Pluraj liaj verkoj aperis en interreto. Ekde 2006 li estas membro de Verkista Unio de Moskvo.

Krome li partoprenis en intelektaj ludoj: Kio? Kie? Kiam? (sporta varianto) en la teamo "Nesprosta" en 1998-2003.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]