Jason Webley
Jason Webley | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de junio 1974 (49-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | surstrata artisto • muzikisto |
TTT | |
Retejo | http://www.jasonwebley.com/ |
Jason WEBLEY estas usona muzikisto naskita en 1974 kiu komencis kiel stratartisto kun sia akordiono sur la stratoj de Seattle kaj, kvankam li nun ankaŭ ludas sursceneje kaj enĉambre, konservas tian foirfesta, ciganema kaj ludema spirito.
Li rezignis sian laboron en 1998, kunprenis akordionon kaj komencis muzikumi ĉe l'strato. Li disvolvigis sian personecon per popolajn, punkajn kanzonojn kiujn li blekas plivole ol kantas akompanita de ĉu akordiono, ĉu gitaro, ĉu ksilofono aŭ improvizitaj instrumentoj aŭ iloj kiel tiu botelo de vodko kiun li plenigis per tutmonddevenaj moneroj kaj skuas laŭritme.
Ŝajne por eviti ludi dum vintra tempo, li kutimis teatre morti je Halovino por renaskiĝi dum la printempo, ĉirkaŭ sia naskiĝtago. Sed li ne plu faras tion, de 2005.
Li aperigis kvar albumojn kun la muzikeldonejo Springman Records sed The Cost of Living (2007) estis memfinancita (lia propra eldenejo nomiĝas Eleven Records
Jason Webley ade ludas en diversaj festivaloj, nome Burning Man, Oregon Country Fair aŭ en Anglio Glastonbury Festival.
Li freŝdate turneis kun Amanda Palmer usone kaj eŭrope, kiun li renkontis surstrate, dum ŝi ludis vivan statuon.
Drinkkanzono[redakti | redakti fonton]
Jason Webley kutime finigas koncertojn siajn per drinkkanzono. Kaj aldone, li kuraĝigas la aŭskultantojn «ebriiĝi» sen trinki alkoholaĵojn sed nur turbi plurajn fojojn dum li kantas. Kiel por ceteraj kanzonoj liaj, li laŭte blekas la drinkkanzonon kaj sciigas al la publiko ke «la paroloj ne gravas. Vi povas inventi pli bonajn parolojn..., se vi kapablas kanti ilin pli laŭte ol mi».
Kantparoloj originallingve | Kantparoloj esperantigite |
---|---|
If the glass is full drink up, drink up |
Se la glaso stas plena glutglutu, glutglutu |
Diskografio[redakti | redakti fonton]
- Viaje (1998)
- Against the Night (1999)
- Counterpoint (2002)
- Only Just Beginning (2004)
- The Cost of Living. (2007)