Baziliko Santa Maria Novella

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baziliko Santa Maria Novella
Baziliko
malgranda bazilikomuzeo • religia muzeo [+]

LandoItalio

SituoFlorenco
- koordinatoj43° 46′ 27″ N, 11° 14′ 58″ O (mapo)43.774311.249367Koordinatoj: 43° 46′ 27″ N, 11° 14′ 58″ O (mapo)
Areo0 km² (0 ha) [+]
Poŝtkodo50123 [+]

Baziliko Santa Maria Novella (Italio)
Baziliko Santa Maria Novella (Italio)
DEC
Map
Baziliko Santa Maria Novella

Vikimedia Komunejo:  Santa Maria Novella [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Fasado de Santa Maria Novella, finfarita de Leon Battista Alberti en 1470.

La baziliko Santa Maria Novella (itale Basilica di Santa Maria Novella) estas preĝejo en Florenco (Italio). Ĝi situas proksime al la samnoma, ĉefa stacidomo de la urbo. Kronologie, ĝi estis la unua grava baziliko de Florenco, kaj estas la ĉefa dominikana preĝejo de la urbo.

La preĝejo, la apuda klostro kaj la kapeloj entenas grandan kvanton da altvaloraj artaĵoj, sed ankaŭ multajn tombmonumentojn. Precipe famaj estas la freskoj fare de gotikaj kaj renesancaj majstroj. Ili estis financitaj danke al la mecenatoj de la plej riĉaj florencaj familioj, kiuj tiel rajtiĝis akiri tombon ene de unu el la funebraj kapeloj.