Petr Aleksandroviĉ Pavlov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petr Aleksandroviĉ Pavlov
Persona informo
Naskiĝo 30-an de septembro 1871 (1871-09-30)
Morto
Lingvoj Esperantorusa
Ŝtataneco Rusio
Okupo
Okupo esperantisto • meteologo
vdr

Petr Aleksandroviĉ PAVLOV (ruse Петр Александрович Павлов, naskiĝis en oktobro 1871 en Rjazana provinco apud Moskvo) estis rusa esperantisto. De 1902 ĝis 1930 li estis estro de meteologiaj stacioj de ĉina orienta fervojo.

Li estis esperantisto de 1912. Ekde 1924 li estis delegito de UEA. Li faris bonan akcepton al japanaj esperantistoj vizitintaj Ĥarbin kaj vekis en ili intereson por mondvojaĝo per Esperanto. Li verkis du meteologiajn raportojn en rusa lingvo kaj Esperanto (1929) kaj Esperanto-rusan vortaron de meteologio kaj klimatologio (1934).