P. P. Petrjaevskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
P. P. Petrjaevskij
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

P. P. PETRJAEVSKIJ estis rusa esperantisto kaj kapitano. Li estis propagandisto de Esperanto en Saratov en 1894-1903, kiam en la urbo la Esperanto-movado preskaŭ tute mortis. La malfacilaĵojn ilustras, ke loka gazeto (Saratovskij Listok, 1901) rifuzis enpresi eĉ pagitan anoncon pri Esperanto. Malgraŭ tio li varbis Esperantistojn. En 1904 li partoprenis en la japana milito, pri kiu liaj impresoj aperis en La Revuo, 1908, n-roj 6-18.